2012-03-05

recenzo: el la polvo de la tero

el la polvo de la tero: enkonduko en la grundosciencon / william frederick rolt. - la laguna: j. régulo, 1967. - (stafeto beletraj kajeroj; 34). - 133 p.

sub diskreta biblia cito kiel titolo eldoniĝis ĉi tiu enkonduko al grundoscienco en la redakto de novzelanda agrikutura ĥemiisto vilhelmo frederiko rolt.

ĉi tiu verko bone reprezentas la sorton de esperantaj fakaj libroj, pri kies manko oni plendas, kaj kiujn, kiam ili ekzistas, oni ne legas.  pruvo de tio estas, ke la verko eldoniĝis en 1967 kaj plu estas mendebla en diversaj librovendejoj.

ĉu pro tiu relativa malnoveco „el la polvo de la tero“ ne plu legindas?  miaopinie ne, jam nur ĉar grundoscienco estas koninda fako, kiu siajn sciojn prenas jen de geologio, jen de ĥemio, jen de agrikulturo, jen de nutroscienco, kaj interŝanĝe redonas al tiuj fakoj utilajn informojn.  la enhavo de ĉi tiu panorama verko do sufiĉe diversas por esti interesa al ĉiu ajn, kiu ne malŝatas supraĵan konon pri sciencoj, kvankam probable nuntempa verko aldonus ĉapitrojn pri novaj metodoj kaj scioj.

alia kvalito de la libro estas, ke sinjoro rolt bone verkas.  pro sia generacio aŭ pro persona kapablo, li ne suferas la devigan disigon inter sciencoj kaj belartoj, kiu trudas al nuntempaj sciencaj verkoj mallertan aŭ en plej bona okazo tedan stilon.  la frazoj de rolt ne bombastas, sed varias kaj igas la legadon agrabla.

notindas, ke la verko entenas kvar terminarojn:
  • kelkaj internaciaj terminoj de la grundoscienco (110 kapvortoj)
  • kemiaj elementoj, gravaj por la vivo aŭ la grundo (36 kapvortoj)
  • kelkaj rokoj kaj rokaĵoj (26 kapvortoj)
  • kelkaj mineraloj (27 kapvortoj)
kaj ke tiuj listoj restis seninfluaj al piv, en kiu multaj el la terminoj kaj sencoj ne aperas aŭ ne aperas en sama formo.

referencoj:
- la verko en la libroservo de uea
- recenzo de klaŭdio kaj andrea gacond

Aucun commentaire: