2012-01-07

bruna ŝtono kantis

esperanta kafejo estas iniciato, kiu proponas en ĉiu monato kunvenon en parizia trinkejo kun muziko aŭ prelego kaj samtempa ebleco por manĝeto aŭ trinkado.  ekde jaro 2009a ĝi provizas al tiuj, kiuj eventuale ne sentas komforte en tradicia klubo, alian medion por esperantumi.

hieraŭ 2012-01-06 ĝi okazis en centra loko, nome ĉe la bastila placo kun rigardo al la nova operejo, kaj ĝi ĝuis la ĉeeston de konata muzikisto, miĥaelo bronŝtejn alinome „bruna ŝtono“.  post famo, aleksandro cosavella, jakvo yvart, post aliaj, kiujn mi, malregula gasto, preterrenkontis, oni do spektis refoje homon, kiu parolas per kantoj kaj gitaro.

Aucun commentaire: