2011-12-01

la kurioza historio de ĉernozemo kaj ĉernozio

legante la enkondukon al grundologio de w. f. rolt „el la polvo de la tero“, mi notis por la profito de reta vortaro la vorton „ĉernozemo“.
„en la pasinta jarcento“ klarigas rolt „la rusa sciencisto dokuĉaef [...] priskribis unu larĝan kaj longdistance etendiĝantan zonon, kies grundoj estas nigraj kaj fruktodonaj. tiun grundon li nomis ĉernozemo, kiu signifas ruse nigra tero. la ĉernozema zono de sovetio etendiĝas de nigra maro ĝis manĉurio.“ [senuskligo mia]
bone.  ĉar la vorto ne aperas en mia listo de piv-vortoj, mi serĉis en la reto aliajn subtenojn.  mi trafis vikipedian artikolon pri „ĉernozjomo“, ruse чернозём, kiu mencias aliformon ĉernozemo.  la ĉefa formo ĉernozjomo esperantigas iom pli laŭsone, ol estas kutime, kaj pri tio disputis redaktantoj.

rapida kontrolo en alilingvaj vikipedioj montras, ke la naciaj adaptoj, kiam ili ne tradukas per „nigra tero“, similas al „ĉernozem“, el kio esceptiĝas nur la franca kaj la turka.  estus saĝe konformiĝi al la pli laŭlitera kaj internacia formo, tamen...

tamen iu diskutanto preterpase diras, ke laŭ npiv la vorto estas ĉernozio.  mi kontrolis en npiv-2005.  tiel vere estas.  en interreto unu teksto de paŭlo moĵajev el 2008 uzas tiun formon.  kio pravigas tiun neatenditan „ĉernozion“?

jen mia supozo pri la sinsekvaj tordetoj, kiuj naskis ĝin...

franclingve oni transskribas „tchernoziom“ kaj elparolas /ĉernozjom/ (pardonu pro la esperanta-ifa mikso).  ĉar la tradicia francigo de latinaĵoj sonigas la finaĵon „um“ kiel /om/, la saman elparolon ebligas la skribo „tchernozium“, kiu bele similas al aliaj latinaĵoj el sciencaj nomaroj.  efektive rapida serĉo en interreto aperigas sufiĉe abunde la literumon „tchernozium“, en eble kvarono de okazoj.

se la piv-redaktanto deiris de la formo „tchernozium“, li eble pensis jene: „ĉernozi-“ ne aspektas latine, sed laŭ mineraloga tradicio iu probable formis nomon de rokaĵo el tipa loko de trovo, kaj el iu vilaĝo aŭ provinceto „ĉernozi“ elbakis „ĉernozium“.  estas kutime en esperantigo de substanconomoj, ke oni forfaligas la latinigan finaĵon „-um“, kiel en „calcium“ > „kalcio“, „deuterium“ > „deŭterio“, do konsekvence „ĉernozium“ > „ĉernozio“.

... kaj tiamaniere rusa „em“ (/jom/) post sinsekvaj mistransskribo kaj misetimologiado malaperis, trafite de konfuzo kun latina „-um“.

mi estas hodiaŭ tre supozema, he?  ĉu la klarigo ĝustas, dubis mi mem, ĝis kiam mi konsultis la valoran „nepivaj vortoj“ de andreo cherpillod, 1988.  kaj en ĝi mi trovis „ĉernozio“n, kiel formon el la franca-esperanta vortaro de fernando léger kaj andreo albault, 1961.  kaj okulumo al léger-albaut konfirmis: tie oni legas "tchernozium - ĉernozio".  do la rolo de franca mistransskribo en la afero iĝas tre kredinda...  pa! ankoraŭ unu misfaro de tiuj damnindaj francoj!

referencoj:
aliaj vorthistorioj:

2 commentaires:

Ken Miner a dit…

Striktsence estas alternativo je misanalizo flanke de la PIV-redaktanto (kaj de Léger-Albaut):
la simpla '-io' evitas la oftan duoblan problemon, (i) kiel trakti esperante la rusan
palataligadon, kaj (ii) ĉu esperantigi laŭsone aŭ laŭskribe. Tamen, via interpreto pli verŝajnas,
estante en akordo kun la ĝenerala kaoso de esperantaj vortadaptoj.

ĵeromo a dit…

jes, se piv proponus la formon „ĉernozimo“, mi kredus, ke ĝi estis konscie planata. sed la malapero de „m“ en „ĉernozio“ suspektigas, ke ĝi aperis pro malatento.

kaoso de vortadaptoj... certe. la 15a regulo de la fundamenta gramatiko diras, ke oni esperantigu. mankas la sekvo — kaj ĝi per si mem ampleksus tiom kiom la tuta nuna fundamento — kiu klarigus, kiel oni esperantigu.