2011-11-25

pacienco kiel rimedo de progreso

la franca registaro patronas enketon merkatokonscie nomatan "elfe", kiu esploros la kondiĉojn de kresko de homoj dum dudek jaroj.  oni varbis 20000 familiojn, kiuj akceptis observadon de sia infano ekde feteco ĝis plenkresko.

neniam antaŭe la biologian kaj median disvolviĝon de homoj oni atentis kun tia kontinueco kaj en tia amplekso.  por la sukceso de la afero necesos kunlaboro de familioj, akuŝejoj, medicinaj servoj kaj esplorejoj, kiuj dum dudek jaroj probable ne restos mem senevoluaj.  bela ekzemplo de longedaŭra esploro.

mi estimas paciencon kaj ofte absurde revis, ke iujn aferojn la homaro povus ekkoni per laŭtempa, iompostioma esploro.  imagu epokon sen astroscienco, en kiu oni scivolas pri la daŭro de la suna jaro.  supozu, ke oni nombras la tagojn de unu printempa apero de la unua tulipo ĝis la sekva.  unu jaron, du jarojn... cent jarojn, kaj ĉiujare oni rekalkulas la mezumon.  ĉu en la fino oni ne nepre konus la ĝustan tagonombron de la jaro?

tiu rakonteto ŝajnas ne tre reala — mi koncedas.  per ĝi mi volis ilustri nur tion, ke oni malofte dediĉas rimedojn aŭ eĉ penson al longatempa, plurgeneracia entrepreno...  des malpli nuntempe sub elektataj registaroj, kiuj post kelkaj jaroj da agitado postkulisiĝas, en firmaoj, kiuj celas tujan profiton kaj pri estonteco malzorgas...

aliflanke, ĉu longatempaj entreprenoj ĉiam sekuras?  vidu sinjoron johano-baptisto kolberto (1619-1683) kun granda peruko kaj ministra ofico por la reĝo ludoviko 14a.  li aranĝis, ke oni plantu kverkajn arbarojn.  lia plano estis, ke francio estu potenca sur la maroj, kaj la trunkojn li destinis al ŝipmastoj.  kolberto estis antaŭvidema, sed tion ne antaŭvidis, ke ŝipoj post jarcentoj mastojn ne plu bezonos.  kverkoj kreskas malrapide kaj vivas longe.  en iuj lokoj oni ankoraŭ povas promeni en ombro de 350-jaraj kolbertaj arboj, kiujn neniu ŝipo postulas.  finkalkule entrepreno kun malproksima perspektivo havas siajn ŝanĉojn de senfrukteco.

Aucun commentaire: