2011-10-05

novaĵoj per terpomoj

marteno vidberg estas instruisto, kaj paralele, do hobie, karikaturisto.  li redaktas iun el la plej legataj franclingvaj desegno-blogoj "novaĵoj per terpomoj".  "terpomoj" ne signifas, ke oni studas manĝeblajn radikojn, sed ke la desegnitaj figuroj estas terpom-formaj.  la temoj estas prefere politikaj kaj sociaj, okaze koncernas ankaŭ sporton, surtablajn ludojn, interreton...

la desegno de 2011-10-03 estas "fejsbuk avizas pri forkaptoj":

1a bildo - "[gerardo] ojojoj, mi tre lacas nuntempe.  mi televidis tro da futbalaĵoj!  lol!"  [alklakas] "mi ŝatas".

2a bildo - "huuuup!"

3a bildo - "ho, fejsbuk nun avizas pri forkaptoj.  tio novas!"

4a bildo - [legas] "knabineton iu forkaptis.  oni serĉas atestantojn."

5a bildo - "ve... oni ne restu senfara!  mi devas agi!"

6a bildo - [alklakas] "mi ŝatas".

plia plezuro estas, ke pluraj komentantoj sufiĉe lerte daŭrigas ŝercojn kaj vortludojn (ne tiom en ĉi tiu ekzemplo).

4 commentaires:

Piotr a dit…

Mi komprenis jene, observanto komencis denove rigardi ĉiujn programojn, kaj finfine li ne laciĝis. Intrreto kiel ĝi forte.

ĵeromo a dit…

kara piotr, mi ne bone komprenas vian klarigon. se per ĝi vi komentas la desegnoserion, mi ĉiuokaze ne komprenas sammaniere!

Piotr a dit…

Kiel respondi al vi. Lasta frazo en artikolo, eble tuŝas min, sed tio ne gravas jam. Estu certa mi ne ofendis vin, nek desegnisto.
Ce qui n'est pas clair n'est pas francais.
P.S Eble mi malbone ĉion komprenis, mi lasu la temon

ĵeromo a dit…

nu, pri ofendo certe ne temas...

mia kompreno de la desegno estas, ke ĝi moketas la lastan novaĵon de fejsbuk, nome ke fejsbuk nun informas pri kidnapoj. sidante antaŭ komputilo, kion oni povas fari kontraŭ kidnapo? nur alklaki... kaj ironie oni aprobas novaĵon alklakante "mi ŝatas".