2011-10-11

bonlingvismo kaj la reala lingvo

la freŝa, iom senorda eseo de klaŭdio piron "la bona lingvo" naskis ian lingvan partion, precipe sub la gvidado de renato korseti, kiu aktive porparolas ĝiajn tezojn.

estas multaj bonaj rimarkoj kaj pripensoj en "la bona lingvo", kiuj iĝis malpli nuancaj en la sekva bonlingvismo, sed estas en ĝi ankaŭ kelkaj konfuzoj aŭ asertoj, kiuj ne eltenas komparon kun la realo.

laŭ piron ekzemple la bona lingvo, tio estas la bona variaĵo de la lingvo internacia, estas la reala, popola, amase uzata lingvo, kontraste al kabineta lingvo de kleruloj kaj poetoj, kiujn li bildigas kiel elitistojn.  tion piron diris en 1989 kaj tion ripetas iuj el la bonlingvistoj en 2011.

intertempe kreskis interreto, kaj kun interreto kreskis la kvanto de disponeblaj skribaĵoj de ordinaruloj.  legante tiujn tekstojn en forumoj, en blogoj kaj ĉie ajn, oni povas nur konstati, ke la reala, popola, spontanea lingvo ne montriĝas pli skemisma aŭ pli pura, ol la tradicia oficiala lingvo de redaktejoj, eĉ male.  la reala lingvo plenas je gramatikaj eraroj, vortkonfuzoj, sovaĝaj esperantigoj de naciaj vortoj, kaj ne proponas pli da interesaj kunmetoj, ol la lingvo de verkistoj kaj poetoj.  la reala lingvo neniel estas modelo laŭ la imago de "la bona lingvo".

tion vidinte, restas nur du eblaj elektoj: aŭ oni agnoskas ke piron eraris tiurilate, aŭ oni devas inventi klarigon kial la popola lingvo ne konformas al la antaŭdiro.  bedaŭrinde pluraj bonlingvistoj elektis la duan eblon.  oni do legas de ili asertojn, ke ĉio, kion ili juĝas misa en la lingvo internacia venas de la influo de eŭropaj lingvoj, de lingvistoj aŭ de poetoj laŭ vasta konspiro-teorio, kiu kulminas en la fantazio ke "poetoj detruas nian lingvon kaj vortaristoj komplotas".

devas eĉ pli makomfortigi tiujn bonlingvistojn la kvanta renverso.  en la revata esĥatologia batalo devis roli bona lingvo de justa plimulto kontraŭ malbona lingvo de koruptita elito.  sed la nebulo maldensiĝis sur la batalkampo kaj en la pli klare videbla realo frontiĝas bona lingvo de malgranda sekto de justuloj kaj malbona lingvo de plimulto.  tial la tono evoluas; piron pozitive predikis pri lingvo, kiun li sugestis per kelkaj ekzemploj el la realo kaj el sia inventemo; nunaj bonlingvistoj logas aplaŭdojn per siaj fervoraj paroladoj, sed ili povas nur flegi listojn de inventitaj vortoj, por kiuj uzo mankas, kaj procesi kontraŭ plimultaj homoj, kiuj ne parolas laŭ iliaj dekretoj.  tiel, bedaŭrinde, ŝanĝiĝis helpema vizio al ĉiuvorta ĉikanado.  bonlingvismo evoluis de instigo al punemo.

2 commentaires:

Toño a dit…

Prave.
Fakte, Piron ne estis tiel pironisma kiel oni troige asertas. Li mem iam skribis al mi pri tio, kaj la tekston mi poste enretigis en alia blogero, pri troa lingva trudado (pardonu la ligon, sed mi preferas ne tro longe ripeti mian tezon)

Eble vi jam konas, sed ĉiukaze permesu ke mi atentigu pri jena debato, inter Corsetti kaj Camacho, kiun ni organizis en pasinta Hispana E-Kongreso, kaj kiun vi nun povas spekti rete.

ĵeromo a dit…

dankon al vi, tonjo, pro la bibliografio. (franclingve iuj provas imponi per klerula ĵargonaĵo simila al "retografio". eble ne utile, sed amuze.)

vian artikolon kaj vian eseon pri la normala lingvo mi konas kaj ŝatas. la debaton mi ankoraŭ ne spektis, kaj do spektos.