2011-10-17

germana flua stilo

bone konataj estas la gotikaj literoj.  per siaj densaj formoj ili plenigis la librojn de latinlitera eŭropo de la 12a jarcento ĝis la 16a jarcento, kaj en ĝermanlingvaj landoj plue ĝis en la 20a jarcento.  de tiu historio ili konservas parfumon de antikveco, pro kiu ili ankoraŭ aperas en gazetaj titoloj, sur butikaj ŝildoj kaj en aliaj ornamaj skribaĵoj.

malpli konata estas la germana flua stilo.

en la 17a kaj 18a jarcento eŭropo ekuzis kursivajn, fluajn skribostilojn.  ilin kulturis naciaj skoloj kun siaj apartecoj.  en germanio tia stilo aperis kun la formoj de gotikaj literoj kiel bazo.  ĝi estas konata kiel "kurrentschrift", tio estas "flua skribo", kiun ni en pli internacia terminologio nomu "germana flua stilo".

germanoj ofte nomas ĝin "sütterlin"-skribo, iom malĝuste.  la grafikisto ludoviko sütterlin aŭtoras lernejan modelon de manskribo, kiu populariĝis en la 1920aj jaroj kaj certe parencas, sed ne egalas kun la pli frua proprenomita germana flua stilo.

la germana flua stilo similas al la franca "coulée" aŭ al la angla "copperplate" per la varia larĝo de strekoj ("ŝvelstreko"), per la klineco de formoj kaj per arabeska ornamaro.  ĝi distingiĝas per sufiĉe rektaj formoj kaj longa horizontala tiriĝo laŭ la linio.

ĝiaj literoj estas malfacile rekoneblaj por nuntempa leganto.  u, n, m, i, c aperas minuskle kiel rektaj strekoj zigzage ligitaj — u distingiĝas de n per hoko iom simila al tiu de nia ŭ, kiam ĝi ne surhavas dupunkton (ü); c konsistas el simpla vertikala streko kelkfoje kaphava, kelkfoje ne, kaj kontrastas al i per nehavo de punkto...

por nuntempuloj pluraj literoj estas eĉ rekte nelegeblaj.  minuskla e aperas kiel du vertikalaj strekoj supre ligitaj per apenaŭ klinita ligaĵo.  h aperas kiel duopa buklo super kaj sub la linio, simile al iuj modernaj manskribaj formoj de f.

flanke de la majuskloj la formoj estas eĉ pli surprizaj...

pli bone ol per klarigoj oni juĝu per la apuda ilustro, kiu figuras la ĉarman germanlingvan ĉiuliteraĵon "zwei boxkämpfer jagen eva quer durch sylt", kion oni komprenu kiel "du boksistoj persekutas eva-n transverse tra (la urbo) sylt".

Aucun commentaire: