2011-09-24

franca-persa poŝtmarko

la por ankoraŭ mallonga tempo ŝtata poŝto de francio proponas markojn kun laŭvola bildo.  similaj servoj ekzistas en diversaj landoj.  mi ricevis antaŭ jaroj similaĵon el koreio.  al la retejo de la poŝtkompanio oni alŝutas sian bildon, mendas la deziratan kvanton, pagas, kaj oni ricevas presitan folion de validaj poŝtmarkoj.
la proponataj modeloj estas bildoj de beboj, de novgeedzoj, kaj de similaj fotopostulaj cirkonstancoj.  havante nek novan bebon nek freŝan geedziĝon por elmontro, mi decidis, ke nenio malpermesas la enŝovon de skanita manskribaĵo..



iranaj kolektantoj povas kunmeti seriojn de oficialaj kaligrafiaj poŝtmarkoj.  francio eldonis nenion similan.  mi do kompensas la mankon per presado de la unua franca-persa marko.

mi provizis bonkvalitan bildon je 300 punktoj en colo, sed la presaĵo malnetas.  tio rimarkeblas nur en la granda, modela bildo, ne je la skalo de markoj mem.

"nenio malpermesas..." mi diris.  tamen intertempe la poŝtkompania retservo mesaĝis al mi, ke ĝi volas scii, kio estas skribita.  ha, kio se mi estus skribanto de "dio grandas" aŭ de simila perversa devizo, kiu subfosas la sekularecon de la respubliko tra ĝiaj tre oficialaj poŝtmarkoj?  mi devis postserĉi tradukon, kiu trankviligis ilin.  la respubliko estas savita.

Aucun commentaire: