2011-09-17

ötzi

iuj revas pri postmorta gloro.  ĝi daŭru jardekojn, jarcentojn eventuale, jarmilojn por tiu, kiu sin gravigas malprudente.  iafoje tio instigas ne al revo, sed al ago.  laŭ rakontoj antikvulo bruligis templon, por ke oni memoru lin.  oni memoras lian nomon.

renversa situacio eblas.  homoj famiĝas pretervole.  estas dubinde, ke gregoro mendel, modesta monaĥo eksperimentanta pri heredeco de pizoj kaj aliaj agrikulturaĵoj, imagis sin en la figuro de fondinto de genoscienco.

senvola famiĝo post 5300-jara forgeso estas ankoraŭ pli escepta.  tiel tamen okazis al ötzi /'øtsi/, viro el ĉirkaŭ -2300, kiu subite frenezigis gazetojn en 1991, post kiam oni trovis lin en la alpa montaro, apud la aŭstria-italia limo, frostiĝinta en glaciejo.

la ĉi-apuda diagramo montras la popularecon de ötzi en libroj dum 20 jaroj (nur germanlingve, ĉar ö en aliaj lingvoj ne plaĉas al guglo-vortgrupoj).   nu, libroj malpli frivolas ol amasinformiloj.  se oni observus eĥon en gazetoj, oni pli nete vidus fervoron tuj post la trovo de la korpo de ötzi, kiam oni sciis nenion pri li, kaj malkreskan intereson poste, kiam informoj plimultiĝis kaj fajniĝis.


arkeologoj la mumion kaj la kunhavaĵojn paroligis.  ili trovis, ke ötzi manĝis cervon kaj sovaĝan kapron en la du lastaj manĝoj, ke li havis ĉe si kontraŭinfektajn fungojn, skrapileton, borileton kaj aliajn utilaĵojn kaj armojn, kiajn formalaj tomboj ne liveras aŭ ne en same bona stato.  li aĝis proksimume 45 jarojn, malsanis pro parazitaj nematodoj, artikozo kaj arterikalkiĝo (arterisklerozo).  kunportata prunelo pruvas, ke lia akcidento okazis en aŭtuno.  restas enigme, kian signifon aŭ funkcion havis tatuetoj sur diversaj lokoj de la korpo, aŭ kial sangoj de kvar diversaj homoj makulis lian mantelon kaj tranĉilan klingon, kaj fine en kiuj kondiĉoj li ricevis mortigan sagopafon en ŝultron.  ĉi lastaj detaloj — atentigis pluraj esplorantoj — konfirmas sufiĉe, ke antikva ora epoko sen malpacoj neniam ekzistis.

menciitaj sanigaj fungoj, cervoledaj ŝuoj kun ursoleda plandumo, cilindraj skatoloj el betulŝelo... malordinaraj arkeologiaj trovoj preskaŭ ĉiam evidentigas, kiom ni subtaksas la civilizajn atingojn de pasintaj epokoj.  neniel surprize: ĉiun inventaĵon oni datumas laŭ la plej antikva trovaĵo, kaj tion renversas pli novaj trovoj, kiuj igas la aferon ankoraŭ pli antikva.

pro la dudek-jariĝo de la montara trovo la italia sudtirola muzeo en bolzano faras ekspozicion pri ötzi kun aparta solenaĵo en la 18a de septembro.  egale ĉu vi loĝas en librevilo aŭ en uskemeno, ĉu vi ne iros 5300 kilometrojn por renkonti homon, kiu nin atendis dum 5300 jaroj?  nur bedaŭrinde, ke oni tostos inter profesoroj, ne kun ötzi mem.  li eble estis fripono, kiu la kupraklingan hakilon aŭ la nefinitan taksusan pafarkon ŝtelis de iu, sed ne gravas, se li povus vive partopreni, mi kun li tintigus la glason, ĉar li, kiu laŭ analizoj la vivon travivis en montara areo ne pli larĝa ol 60 kilometroj, nevole donacis al la homaro kelkajn pliajn erojn de memkono.

1 commentaire:

ĵeromo a dit…

karapaco-panoramo, dediĉas dekdupartan artikolon al ötzi.