2011-09-13

ĉu vi scias ke...

la ĉefpaĝo de vikipedio proponas sub titolo "ĉu vi scias ke..." frapfrazojn el diversaj artikoloj kaj plugvidas al ili.

mi faris propran ĉuviscias-on.  ĝin mi malmodeste taksas pli amuza:
la komerca sukceso de la gumo okazis, post kiam charles goodyear ne inventis la vulkanizadon en komenco de la 1840-aj jaroj
(artikolo gumo)
ne-inventado povas havi grandajn sekvojn!
esperasnton kiel morfosintaksan lingvon tripartitan mi analizas jam 5 jarojn kaj deziras kontribuui al tiu ĉi paĝo.
(vikipedio-diskutejo)
daŭrigu, certe rezultos io...
hugo de sankta viktoro estis kristana teologo kaj filozofo vivinta ĉevale de la 12a kaj 13a jarcentoj
(artikolo hugo el sankta viktoro)
tiom longe mi ne rajdus!
li estis reklamgrafikisto kaj monstrfenetristo
(artikolo lajos kovács (pentristo))
... kaj — ni aldiru — monstrojn tre efekte fenetradis!
la ilĥano abaqa sendis [...] armeo[n] el 80,000 homoj: 50,000 mongoloj kaj 30,000 helpverboj
(artikolo dua batalo de homs)
redaktis lingvoŝatanto, ĉu?

... kaj krome, dum la foliumado, mi eksciis ke rommersheim estas komunumo en germanio, 957 kamelio estas mezgranda malhela asteroido, nogarole rocca estas komunumo de italio, buj estas grandvilaĝo en hungario, la 24-a de januaro estas la 24-a tago de la jaro, kaj multajn aliajn pripensindajn faktojn...

6 commentaires:

Ken Miner a dit…

:))) Jam longe mi ne tiom ridis. Dankon!

ĵeromo a dit…

ah, la tuta merito estas ĉe vikipedio kaj diligentaj vikipediistoj. mi agis nur kiel kolektanto.

Beĉjo a dit…

Mi miras, ke ĉu vi kaj s-ro Miner havas alian distraĵon krom moki laborojn de aliaj esperantistoj. Ĉu vere la tuto de via vivo ne pasiĝas por trovi erarojn de aliaj?

ĵeromo a dit…

nu, vi pravas, beĉjo, ke tia almontrado al eraroj iom malafablas. mian tutan tempon ĝi tamen ne forprenas, kiel atestas multaj alitemaj notoj.

por mia defendo mi diros unue, ke mi ne montris al homoj sed al frazoj. tra la historio de vikipediaj artikoloj oni povas eventuale spuri nomojn, sed tion mi ne faris, kaj plejofte oni trovas nur kaŝnomojn. do mi ofendis neniun, mokis nur la laboron, kiel vi diris.

due vikipedio kaj vikipediantoj konscie elmetas sin al risko, ke oni juĝos iliajn redaktojn tiel, kiel oni normale juĝas enciklopediajn artikolojn. alia afero estas, se homo komencas privatan blogon eventuale kun averto "mi ne perfekte regas la lingvon, pardonu la erarojn". tion mi kompreneble ne mokos. sed se iu partoprenas en enciklopediprojekto, li per tio surprenas la respondecon de lingve kaj enhave kompetenta redakto, kaj editoroj normale postkorektas antaŭ publikigo. ial vikipedio elektis, ke ĝi ne funkciadas laŭ tiu eldonmaniero, sed enlasas ĉion ajn, ĉar "oni povas korekti". pro tio ĝi iĝis facila celo de riproĉoj.

Beĉjo a dit…

Mirinde vi estas kontenta de si. Kion utilan vi faras en via vivo?

ĵeromo a dit…

kara beĉjo, per tiu humuraĵo mi celis amuzi, ne ofendi. mi sincere bedaŭras, ke vi juĝas tion tro akra.

pri kontenteco: ne, mi ne diris, ke mi kontentas pri mi, kaj tio malofte — se entute — okazas.

pri utileco: ĉu mi iam agas utile, prefere aliaj juĝu. mi memoras intervjuon de jean bottéro, fakulo pri antikvaj mezopotamiaj kulturoj, al kiu oni demandis: "kiel utilas tia studado de tre malnovaj epokoj?"; li respondis: "ĉu ĝi utilas, mi ne scias, sed almenaŭ dum mi prizorgas tion, mi ne ĝenas najbarojn". do same, mi esperas, ke mi malutilis al neniu.