2011-09-08

gven, la sablolibro (gwen, le livre de sable )

"gven, la sablolibro" estas animeo reĝisorita de johan-francisko laguionie /lagjoni/ el 1985, hodiaŭ malfacile trovebla. ĝiaj bildoj havas apartan ĉarmon pro la procedo de guaŝa pentrado.

oni ne atendu kapturnan kirlon de agadoj, kiel en porinfanaj verkoj de grandaj kinokompanioj. ĉi desegnofilmo havas malmultajn parolojn, diskretajn muzikojn, momentojn por malplena pejzaĝo sur kiu homa silueto aperas, konturiĝas, forpasas. ĝi sugestas ankaŭ kelkajn temojn por pripenso.

resumo:

nomadoj vivas en sabla dezerto. ili loĝas en fositaj truoj. nokte lumaĵoj ŝvebas super la dezerto. matene la nomadoj trovas disigitajn amasojn da industriaj objektoj, jen amaso de horloĝoj de ĉiaj specoj, jen amaso de telefonoj de ĉiaj grandoj, el kiuj ili havos nenian utilon...

iunokte juna naiva knabo eliras kaj malaperas. junulino (la titola gven  aŭ gwen) kaj maljunulino ekiras kaj serĉas lin. ili retrovas lin en duonruina urbo, kie loĝas aliaj homoj. tiuj loĝantoj palas kaj laboras. ili studas kaj ĉantas la enhavon de dika vendokatalogo, kvazaŭ ĝi estus sankta libro. kiam ili ĉantas, ia vulkana puto bobelas, vigliĝas kaj elsputas objektojn konformajn al la katalogo. ĝi estas la fonto de la amasoj troveblaj en la dezerto.

en la sekva nokto, oni ekĉantas la paĝon de knaliloj, raketoj kaj eksplodaĵoj...

la fablo sufiĉe travideblas... apudmeto de ekstreme senrimeda kaj ekstreme objektema mondoj, kulto de produktado kaj sekvoj de blinda produktado... fine ĉio simplas, same la intrigo kiel la desegnoj, kaj fine ĉio belas.

referencoj:
  • gwen, le livre de sable en imbd

Aucun commentaire: