2011-06-03

intervjuo de aktoro — apliko kun miĉjo muso

miĉjo muso aperis en la famega serio  "tia estas la vivo", kaj lastatempe en  "la infero globas", en kiu li rolis soliĝintan patron, kiu freneziĝas pro la morto de sia filino en bilardejo kaj kun grandaj rafinaĵoj murdas ĉiujn bilardludantojn de la urbo.  li akceptas nin en sia loĝejo en trankvila kvartalo de disnejlando apud ejfelurbo, kaj afable respondas niajn demandojn, ĉar li estas, kontraste al siaj filmaj figuroj, antaŭ ĉio simpla kaj agrabla persono.


ĵeromo:
miĉjo muso, ĉiuj jam aŭdis, ke vi havos rolon en la lasta filmo de valtero disnejo, "knabinoj ne ŝatas tion", kiu spekteblos post du semajnoj en juglando.  en tiu filmo vi aperas kiel elefanto.  tio estas nekutima rilate al via antaŭa kariero.  kiel vi frontis tion?

miĉjo muso:
ĝuste tiajn defiojn mi ŝatas.  homoj kutimiĝis, ke mi rolas ĉiam kiel muso.  surpreno de tute alia personeco estas supriza, vigliga sperto, kaj espereble ĝin tiel sentos ne nur mi, sed ankaŭ spektantoj.

ĵeromo: kiel okazis, ke disnejo proponis tiun rolon ĝuste al vi?

miĉjo muso:
tio estis neatendita.  mi scias, ke valtero disnejo antaŭe kontaktis donaldon anason, sed tiu rifuzis, juĝante la rolon tro peza el la kilograma vidpunkto.  mi ne proksime konis valteron, sed ni kelkfoje renkontiĝis, kaj mi poste revadis, ke mi ludos sub ties gvidado.  mi do entuziasme akceptis tiun proponon, kvankam ĝi surprizis min mem.

ĵeromo: kia estis efektive la laboro dum la pluraj monatoj de la filmado?

miĉjo muso: valtero estas senkompara kaj senkompata gvidanto.  mi bezonas tion, ĉar laŭ karaktero mi estas tre fantazia kaj improvizema.  tiuspeca gvidado tre efikas al mi, por ke mi rolu laŭ plej bonaj kapabloj — mi kredas, ke ĉifoje tiel okazis.

ĵeromo: mi scias, ke vi havas du junajn nevojn.  kiel vi akordigas tre aktivan karieron kun familia vivo?

miĉjo muso: mi edukis miajn nevojn al granda memstareco.  ili do kapablas elturniĝi dum la monatoj de intensa laboro, kiam mi forestas.  kompense mi pasigas kun ili la sekvan monaton, ĉar mi kredas ankaŭ, ke infanoj bezonas tiajn tempojn de intimeco.

ĵeromo: kiajn planojn vi havas por la venonta jaro?

miĉjo muso: mi laboras nun por nova filmo kun luko piksaro.  ĝi rakontos pri la malfacila memkonsciiĝo de juna termito en trunkaj koridoroj de sudamerika ĝangalo.  ege trafa ideo laŭ mi, ĉar tiajn filmojn malmultaj kuraĝas komenci.  mi ne rajtas nun rakonti la tutan historion, sed mi kredas, ke ĝi povas esti granda sukceso aŭ granda malsukceso depende je la akcepto de la publiko.  tio estas la defio de la afero.

ĵeromo: dankon pro la interparolo kaj bondezirojn por tiu nova entrepreno.

miĉjo muso: nedankinde.

Aucun commentaire: