2011-06-02

intervjuo de aktoro

{aktoro} aperis en la famega serio {titolo}, kaj lastatempe en {alia titolo}, en kiu li rolis {rolon}.  {ŝli} akceptas nin en sia loĝejo en trankvila kvartalo de {loko} apud {urbo}, kaj afable respondas niajn demandojn, ĉar {ŝli} estas, kontraste al siaj filmaj figuroj, antaŭ ĉio simpla kaj agrabla persono.

{demandisto}: {aktoro}, ĉiuj jam aŭdis, ke vi havos rolon en la nova filmo de {reĝisoro}, {alialia titolo}, kiu spekteblos {ekde aperdato} en {lando}.  en tiu filmo vi aperas kiel {alia rolo}.  tio estas nekutima rilate al via antaŭa kariero.  kiel vi frontis tion?

{aktoro}: ĝuste tiajn defiojn mi ŝatas.  homoj kutimiĝis, ke mi rolas ĉiam kiel {rolo}.  surpreno de tute alia personeco estas supriza, vigliga sperto, kaj espereble ĝin tiel sentos ne nur mi, sed ankaŭ spektantoj.

{demandisto}: kiel okazis, ke {reĝisoro} proponis tiun rolon ĝuste al vi?

{aktoro}: tio estis neatendita.  mi scias, ke {reĝisoro} antaŭe kontaktis {alian aktoron}, sed tiu rifuzis, juĝante la rolon tro peza el {ajna} vidpunkto.  mi ne proksime konis {reĝisoron}, sed ni kelkfoje renkontiĝis, kaj mi poste revadis, ke mi ludos sub ties gvidado.  mi do entuziasme akceptis tiun proponon, kvankam ĝi surprizis min mem.

{demandisto}: kia estis efektive la laboro dum la pluraj monatoj de la filmado?

{aktoro}: {reĝisoro} estas senkompara kaj senkompata gvidanto.  mi bezonas tion, ĉar laŭ karaktero mi estas tre fantazia kaj improvizema.  tiuspeca gvidado tre efikas al mi, por ke mi rolu laŭ plej bonaj kapabloj — mi kredas, ke ĉifoje tiel okazis.

{demandisto}: mi scias, ke vi havas {tiomajn} junajn {gefilojn}.  kiel vi akordigas tre aktivan karieron kun familia vivo?

{aktoro}: mi edukis miajn {gefilojn} al granda memstareco.  ili do kapablas elturniĝi dum la monatoj de intensa laboro, kiam mi forestas.  kompense mi pasigas kun ili la sekvan monaton, ĉar mi kredas ankaŭ, ke infanoj bezonas tiajn tempojn de intimeco.

{demandisto}: kiajn planojn vi havas por la venonta jaro?

{aktoro}: mi laboras nun por nova filmo kun {alia reĝisoro}.  ĝi rakontos pri {ajna temo}.  ege trafa ideo laŭ mi, ĉar tiajn filmojn malmultaj kuraĝas komenci.  mi ne rajtas nun rakonti la tutan historion, sed mi kredas, ke ĝi povas esti granda sukceso aŭ granda malsukceso depende je la akcepto de la publiko.  tio estas la defio de la afero.

{demandisto}: dankon pro la interparolo kaj bondezirojn por tiu nova entrepreno.

{aktoro}: nedankinde.

instrukcio
  1. kopiu la supran tekston, anstataŭigu la krampaĵojn per la taŭgaj nomoj kaj sendu al la enpaĝigisto.
  2. vizitu la kafaŭtomaton, vi ja meritas tion.

2 commentaires:

yyaann a dit…

Hahaha! Bonege!

(Jes, mi tre fieras pri mia altvalora komentaĵo informplena kaj pensiga)

ĵeromo a dit…

ne pardonpetu. mi ŝatas simplajn kaj aprobajn komentojn.