2011-06-11

terdomoj

pli alte sur la montetoj oni vivas sur roko.  ĝia griza koloro aperas en etaj krutaĵoj kaj dise sur kampoj, elŝoviĝante el sub la tero.  malnovaj muretoj, kiuj tenas la grundon de vinberĝardenoj kontraŭ pluva forlavo, kaj tutaj domoj estas konstruitaj el ŝtonpecoj de tiu granito.

en la valo roko malabundas.  ĝis en la mezo de la dudeka jarcento oni uzis kalkajn ŝtonojn por fundamentoj kaj murbazoj, kaj sur tiu bazo oni konstruis el premita tero.  la ŝtona bazo ŝirmas la muron kontraŭ la tera malsekeco.  la argila tero trovebla laŭlonge de la rivero taŭgas kiel konstrumaterialo.

ankoraŭ multaj domoj havas termurojn.  ofte ĝin kaŝas stuko.  se la stuko ne estas sufiĉe tralasiva, la natura malseko de la termuro krevigas ĝin, kaj la tero iĝas denove videbla.  tiaj muroj bezonas "spiri".

hodiaŭ neniu plu konas praktike la teĥnikon de premita tero, kaj pri ĝi mi scias malmulton.  la bildoj montras, ke oni intermetadis striojn de mortero.  la truoj laŭdire servis por fiksi la dumlaboran trabaron, eble ankaŭ por fiksi la lignan ŝelon, en kiun oni premis la teron.


2 commentaires:

Piotr a dit…

Mi ankaŭ memoras argildomojn, ĉe maia gepatroj estis dometo, sed poste ĝi fariĝis nur ruino, mi memoras, ke mi ofete estadis en ĝi.
p.s. belaj fotojn

ĵeromo a dit…

jes, ofte ankaŭ remizoj aŭ fojnejoj estis tiel konstruitaj. kiam tegmento iĝas manka, la muroj ricevas pluvan akvon kaj iom post iom fandiĝas en la teron.