2011-05-08

zigzaga plumo aŭ oblikva plumingo?

por skribi en angla flua stilo — nobla celo inter la celoj — vi bezonos pintan metalplumon.


kontraste al la larĝaj ekstremoj, kiuj taŭgas por pli malnovaj stiloj, plumoj por pluraj latinliteraj stiloj el la 18a kaj 19a jarcentoj havas pintan ekstremon.

premante la plumopinton al la folio, oni disigas ĝiajn du flankojn kaj estigas pli larĝan strekon.  mildigante la premon oni mallarĝigas.  tio ebligas senrompan dikiĝon kaj maldikiĝon de la streko laŭ la iro de la plumo.

ĉar oni tenas la plumon tre oblikve al la surfaco de la papero, oni premas kiam oni tiras la plumon malsupren, sed kaŭzus haltojn aŭ ŝirojn se oni puŝus ĝin supren, kuspe al la reliefo de la papero.  tial la larĝoj kaj mallarĝoj regule alternas laŭ la direktoj de la strekado: se malsupren – larĝe, se supren – mallarĝe.  la sinsekvo de strekoj en ĉiu litero kondiĉas la lokojn, kie ĝiaj partoj dikos aŭ maldikos.

tio estas bela teorio, vi scias ja, iu el tiuj belaj teorioj, kiujn faktoj malĝentile kontraŭdiras.

unue tiu teorio validas, kiam oni normale tenas la plumingon, inter dika kaj montra fingro, kun subteno far la granda fingro.  ekzistas du aliaj tenoj de la plumingo...  sed pri tio alian fojon.

la hodiaŭa problemo koncernas la anglan fluan stilon.  tiu stilo en sia matureco havas fortan kliniĝon dekstren de la formoj ("36-gradan" rilate al vertikalo diras klaŭdio mediavilla, nuntempa franca kaligrafo, kiu pri reguloj ne ŝercas).  per rekta plumo oni povas ĝin streki, sentante ian kontraŭecon, kaj post iom da uzo la plumopinto aŭ kruciĝas aŭ rompiĝas.

unu solvo estas zigzaga plumo.  kiom ajn stranga ĝi povas ŝajni, ĝi vere komfortigas la skribadon en angla flua stilo, ĉar ĝi korektas la direkton, en kiu la plumopinto tuŝas la paperon.  bone — johano larcher, alia nuntempa kaligrafo moknomas tion "proteza plumo".  li laboras per rektaj desegnoplumoj kaj kiam rompas aŭ tordas iun, simple forĵetas kaj prenas alian.

bonkvalitaj zigzagaj plumoj, ekzemple en francio tiuj de la malaperinta firmao "blanzy-pourré" /blãzi pure/, estas malfacile troveblaj.  pliĝustadire bonkvalitaj plumoj estas malfacile troveblaj entute, kaj des pli malfacile la malofta speco de zigzagaj plumoj.

lasta solvo estas oblikva plumingo.  en oblikvan plumingon vi povas enfiksi rektan plumon, kaj tiel adaptante la direkton de la pinto vi laboros same komforte kiel per zigzaga plumo.  oblikvaj plumingoj estas aĉeteblaj en la rimarkinda usona retbutiko john neal.  mi mendis kaj ricevis.

franca proverbo diras ke "malbonaj laboriloj ne estas, nur malbonaj laboristoj".  tio parte ĝustas.  oni ne atendu, ke magia plumingo skribos bele per si mem.  necesas ekzercado kaj io, por kio al nuntempuloj pli kaj pli mankas tempo, kaj kio nomiĝas pacienco.  tamen tre granda estas la diferenco inter bona kaj malbona materialo.  oblikva plumingo ŝanĝis mian vivon — nu, bone, ĝi ne ŝanĝis la familian kondiĉon, ne la sanstaton, ne la ĝeneralan prosperon, ne la profesiajn cirkonstancojn, sed ĝi faciligis progreson en tiu afero, kiu ne utilas, ne estimatas, ne perspektivas, kaj kiun mi spite al ĉio ĉi provas kulturi — en kaligrafio.

Aucun commentaire: