2011-05-14

fugo por sinjorino gaga

ie, ekster esperantio, aktivas sinjorino gaga(1).  ŝi estas kantisto, laŭdire, kaj pri ŝia agado mi aŭdis tra notoj de beĉjo: pri muziko..., kiu estas influa..

kiel ajn, tre plezure mi aŭskultis fugan adapton de ŝia kanto "romanco"(2).  ĝi estas atingebla en ŝitubo(3) kun oportuna vidigo de la notoj.


tia barokigo de moderna amasmuziko ne unikas.  similan trakton la kantoj de la skaraboj(4) plurfoje ricevis.  en ĉi tiu okazo la rezulto sonas tre baĥeske, kiel etudoj kaj aliaj mallongaj kontrapunktaĵoj de baĥo(5).  mi gratulas al la aŭtoro de la supra adapto, ĝovano dettori, kiu cetere provizas — ankaŭ en litubo — ampleksan lecionaron pri kontrapunkto kaj bonan klarigon pri la konstruo de fugo.

por komparo baĥan etudon — laŭ vikipedio invencion — ekzemple la 2an oni povas aŭskulti en interpreto de glen guld(6) — daŭre en iutubo.

glen gould mem lecionis pri fugo.  vi povas aŭskulti "do fugon vi volas verki" en iatubo.  la tekston oni facile trovos diversloke: do fugon vi volas verki, vin premas dezirego fugon verki kaj tiel plu...

fugoj kaj kuntrapunktaĵoj pli abundas en la mondo, ol oni kutime imagas.

notoj:
  1. franclingve lady gaga
  2. franclingve romance
  3. franclingve youtube
  4. franclingve beatles
  5. fran... — pardonu, germanlingve johan-sebastian bach /baĥ/
  6. franclingve glenn gould

Aucun commentaire: