2011-05-22

respondos post 80000 jaroj

sciencfikcio riĉigis la mondan folkloron.  apud la tradiciaj rakontoj pri drakoj, ogroj kaj oraj palacoj, ni ĉiuj konas tiujn pri trakosmado en "hiperspaco" kaj batalo per "laserpafiloj" pro prema-plumpa "galaksia imperio".  familiareco kun tiuj aperaĵoj estas tia, ke ĉiu pretas rezoni, kvazaŭ ili bildigus realon, kiun teĥnika progreso morgaŭ liveros.

artikolo en eventeo en traduko de m. hernandez oportune resobrigas el tiuj revadoj.  oni legu, kiel kosmoŝipo vojaĝanto 1, portante muzikon, registritajn frazojn kaj diversajn aliajn alparolojn al supozataj eksterteruloj funkcios ĝis jaro 2015a kaj poste senvive drivos tra la kosmo dum 40000 jaroj antaŭ ol ĝi atingos la plej proksiman stelsistemon, se entute ĝi ne preterglitos.  pli diligente oni neniel kapablas veturi kaj eĉ ombro de suspekto pri pli rapida veturmaniero ne estas nuntempe videbla.

sciencfikciajn fantazibildojn do tiom sorbis ĉies mensoj, ke serioza kosmesploro sin balastis per superfluaj mesaĝoj al vivuloj, pri kies eventuala ekzisto oni scias nenion, kiuj per nenia rimedo komprenus ilin, kaj kiuj ricevunte ilin post 40000 jaroj povus respondon hazarde direkti al ni kun pliaj 40000 jaroj da prokrasto.  ni nur paciencu.

en komparo ĵeti mesaĝobotelon en maron ŝajnas tre prudenta veto pri sukceso.

1 commentaire:

Ken Miner a dit…

bv. skribi al mi; mi volas diskuti ion: miner@airbits.com - Ken Miner