2011-04-24

pri fermitaj pordoj

pri fermitaj pordoj oni parolas malfavore.

same kiel muroj, kiel kradoj, kiel tro altaj domegoj ili kalkuliĝas al misaŭguraj konstruoj. parolu pri pontoj, parolu pri fenestroj, pri ŝtuparoj kaj balkonoj, parolu pri pordoj malfermitaj, sed pri fermitaj prefere silentu!

tamen fermitajn pordojn mi ŝatas. ne ajnajn tamen. mi ŝatas tiujn pordetojn en muroj, kiujn oni vidas en la hejmlandaj vilaĝoj. ĉarmon ili ricevas de sia malgrandeco, de sia malalteco, de siaj malnovaj tabuloj kun kutime blugriza farbo, de sia glata sojloŝtono.

ilian malnovecon atestas en iuj lokoj la nivelŝanĝo inter la strato kaj ilia malfermaĵo. oni repavimis la straton periode, ĉiufoje iom pli alte, kaj nun la pordo staras ĝis unu ŝtupo pli malalte. ĝi indikas la veran alton de la tero, malantaŭe.

malantaŭe... jes, sian ĉarmon ili ne tiom ricevas de la aspekto, ol de tio nekonata, kion ili kaŝas. fermita pordo invitas al supozo kaj revo.

en mil kaj unu noktoj oni malfermas pordon, pordon ne nur ŝlositan sed malpermesitan, oni ĝin movas post monata atendo, oni ĝin puŝas pro scivolo, kaj jen, malantaŭ ĝi kuŝas la ĝardeno de ĝardenoj, kun frukoj en la foliaroj, kun fontanoj en ombro. oni eniras singarde, oni levas la okulojn al paro da kolomboj, kiuj flugilklake elfuĝas, kaj dume lumiĝis en la herbejo potentilaj floretoj, kvazaŭ desegnante vojon al la monstro aŭ feo, kiu embuskas ie.

la vilaĝaj pordetoj verŝajne kaŝas la banalon de laktukoj, de cepaj vicoj, de karotaj regimentoj, de terpomaj korpusoj, en plej bona okazo la ombrumon de baldaŭ florontaj fruktarboj. antaŭlonge mi tamen eniris ĝardenon, kiu similis al milkajununokta mirindejo. la posedanton oni nomis "filo lu", ĉar li neniam edziĝis kaj tiu nomo dum la junaĝo distingis lin de lia patro, kaj poste restis. sian ne tre grandan ĝardenon li estis aranĝinta per bambuoj, ŝtona baseneto por orfiŝoj, abelujoj en la fono, kaj ĉiaj kreskaĵoj floraj, fruktaj, ĉiu kun sia funkcio. en antaŭdoma verandeto, oni povis sidi inter tropikaj plantoj. oni vizitis lin por aĉeti mielon, vakson, por ricevi konsilojn pri ĝardenado kaj ĝui la konversacion de memkleriĝinto.



nun fraŭlo lu certe mortis. mi preterpasis la muron de lia ĝardeno. la pordo surhavas alian nomon, ĝi estas fermita, kaj mi prefere ne vidu, kiel aspektas la transmuro. lia ĝardeno jam ne estas ĉi tie, sed eble ĝi formigris kaj ĝin prizorgas alia gardanto, ie, malantaŭ alia fermita pordo.

1 commentaire:

Piotr a dit…

Kiam mi legas la historion pri fraŭlo Lu, mi pensas, ke li estis snicere feliĉa homo, kaj probable komprenas lin.
samideane.