2011-04-16

"o" efektas pli teĥnike?

en noto el jaro 2004a, marko bavant rimarkigas:
pro nacilingva influo la kunmetaĵoj, de kiuj "fot" estas la maldekstra elemento, emas konservi la ligvokalon, eĉ kiam ĝi estas tute superflua: fotoalbumo, fotoaparato... ni konsilas pritrakti la radikon fot kiel iun ajn alian radikon kaj anstataŭe diri: fotalbumo, fotaparato, fot(o)portreto...

(reta vortaro, artikolo foto)
same okazas pri la same internacia "radio": oni malfacile trovas ekzemplojn de "raditeleskopo", pli facile de "radioteleskopo", malfacile de "radistacio", pli facile de "radiostacio"...

mi rimarkis lastatempe, ke same okazas en kunmetaĵoj, en kiuj rekta nacilingva influo ne tiom evidente rolas. tion, kion mi spontane nomas "plasma ekrano", germanoj kaj aliaj kunmetemuloj volonte nomas unuvorte. mi do serĉis ekzemplojn de "plasmekrano"... kaj ilin trovis nur en wikitrans, do en rezultoj de aŭtomata tradukilo, kiu neriproĉeble konstruis vorton sen sonkarambolo, sed kiun homoj ne uzas. kiel do parolas tiuj strangaj maŝinoj, kiujn oni nomas homoj?

nur kiam mi serĉis "plasmoekrano"n, mi trovis vikipediajn kaj aliajn homfaritajn tekstojn. en ili la redaktintoj sentis bezonon de superflua "o". kial? en kunmetemaj naciaj lingvoj la vorto estas "plasma". ĝi konservas finan "a", certe ne "o", kiel ekzemple en la germana "plasmabildschirm".

mi imagas nur du klarigojn de tiu o-ismo. aŭ la redaktantoj aŭtomate tradukas la neforpreneblan "a" de la nacia lingvo al neforprenebla "o" en la lingvo internacia, kvazaŭ "plasmo" mallongigus ian virtualan "plasmoo"n; aŭ pro la multo de grekdevenaj o-ligitaj teĥnikismoj "o" bone sidas en tiaj vortoj, kaj "plasmoekrano" aspektas pli teĥnika, ol banaligita "plasmekrano".

la lastan supozon mi juĝas pli versimila. se tio veras, troaj "o"-oj estas simptomoj de psiĥologia baro inter la esperanta kunmetado, en kiu ligvokalo aperas pro elparola bezono, kaj la internacia kunmetado, en kiu la multaj "foto-" "radio-" "kilo-" "stereo-" "paleo-" kaj aliaj o-aĵoj konvinkis homojn, ke eĉ hejmigitaj sciencaj vortoj neniam forrezignas sian o-finaĵon. tio klarigus, kial malabundas miksaĵoj sciencaj-esperantaj, kiel "televido" "kilobitoko" "gejofobio" kaj similaj. oni amase aliĝas al la partianoj de "ornitologio" aŭ de "birdoscienco" — alivorte de praktika internacieco aŭ de esperanta memstareco — sed neniu defendas la kompromisan "birdologio"n — eble ĉar ekstremismo pli popularas, sed probable ankaŭ ĉar ni mense funkciigas du parte paralelajn kunmetsistemojn kaj ŝokiĝas pro ilia mikso.

Aucun commentaire: