2010-11-09

tro rapide poŝgramofonoj evoluas

la firmao soni ne plu vendos valkmanojn en japanio. tiun specon de kaseda poŝgramofono ĝi enmerkatigis en 1979. post japanio certe sekvos aliaj landoj, kaj valkmanojn oni trovos baldaŭ nur en familia formetejo aŭ en publika formetejo, alinome muzeo de teĥnikoj.

la afero bagatelas, ĉu? ĉu mi, maljuna ŝimulo, ĉiam grumblos ke "tro rapide evoluas"? eble ŝimulo, la rolon mi ŝatas, sed precipe pro partopreno en vortaro mi havas tiun mensan biason, ke mi ĉiam atentas la vortojn.

mi konscie nomis la aparaton "valkmano". kvankam mi ne havas la grandan vortaron germanan-esperantan de e.-d. krause, mi vidas en interreta teksto, ke ĝi registras tiun formon. sed la aperoj en interreto malmultas. en la sama teksto oni parolas ankaŭ pri "poŝkasedilo". kaj la vorton "poŝgramofono" inventis mi, ĝi — almenaŭ en interreto — ne troveblas.

"valkmano"n oni povus etendi al aliaj samfunkciaj aparatoj, sed verŝajne ĝi restos historia termino apud hektografo, polaroido kaj aliaj eksaj mark- aŭ procedonomoj. "poŝkasedilo" bedaŭrinde havas kiel ĉefan parton la materialon, nome la kasedon, kaj tio ĝenerale kondamnas terminojn al mallonga vivo, kontraste al tiuj, kiuj kernigas la funkcion. mia "poŝgramofono" pro la eksmodeco de "gramofono" en diversaj lingvoj sonas verŝajne bizare, kvazaŭ malnovan aparaton kun kloŝa dissonigilo oni miniaturigus por ke ĝi entaŭgu en poŝon. "poŝlegilo" bonas, sed ĝi tiom ĝeneralas, ke lastatempe oni ekuzis ĝin pri aparatoj por lego de enkomputigitaj libroj.

teĥnikoj evoluas rapide, kaj la esperanta vortprovizo tiom malrapide, ke ĝi apenaŭ klariĝis, kiam iu objekto malaperas.

2 commentaires:

::júbilo::haku:: a dit…

verdire WALKMAN ne estas priskriba vorto (eĉ ne vorto, nur nomo)... tamen en esperanto oni, sufiĉe ofte, serĉas priskriban vorton...

ĵeromo a dit…

jes. kelkaj marknomoj tamen iĝas komunaj kaj ricevas esperantan formon: likrao, teflono...