2010-11-02

la arto labori malkune

libera folio laŭtigis freŝajn kverelojn el la esperantista medio pola kaj respektive sveda.

landaj asocioj kaj uea iel figuras „oficialajn“ instituciojn. tiel ili sin imagas, kaj tiel ilin imagas homoj. eĉ eksteruloj konsilas kaj opinias pri ilia funkciado, kvazaŭ tiuj institucioj estus komunaĵoj.

la realo pli simplas: asocioj — eĉ „landaj“ aŭ „universalaj“ asocioj — ne oficialas, ne estas ŝtato, kiu praktike devigas al civitaneco, trudas impostojn, provizas socialajn servojn. rilate al ili, ĉiu liberas, ĉiu rajtas laŭ bontrovo kaj sen pravigo fondi propran klubon.

asocion iuj fondas kun klaraj celoj, klare argumentante, ke eta strukturo pli efikas. tiel ekzemple lu wunsch-rolshoven /vunŝ-rolshofan/ en diversaj artikoloj interese analizas la situacion de esperantio kaj aktivas per propra entrepreno esperanto-land.

oni povus kontraŭargumenti — kaj tiel ofte argumentas uea — ke homoj pli efikas grandnombre. oni eĉ povas revi, pri partioj esperantistaj, kiuj konkurus pri la estrado de landaj asocioj aŭ de uea. ili publikigus programojn, ricevus voĉojn, kaj gvidus la politikon favoratan de la plimulto — ni diru ekzemple pli finvenkisman aŭ pli kulturan politikon, pli neŭtralan aŭ pli implikitan en internaciaj debatoj.

sed tiel ne okazas... eble mankas kandidatoj por la estraj postenoj. eble mankas la premo de ŝtata organizo. eble lokoj sufiĉas nur por persona kariero kaj kelkaj interpersonaj aliancoj. ĉiuokaze, rilate al asocioj, ĉiu voĉdonas per la piedoj, forirante laŭplaĉe.

kiam esperantistoj malkonsentas pri celoj aŭ manieroj aŭ tro disputas, ili disiĝas kaj fondas apartajn asociojn, praktikante „la arton labori malkune“. tion neniu povas malpermesi.

1 commentaire:

Anonyme a dit…

Jen simpla, klara kaj ĝusta analizo !