2010-11-20

neatendita paneo

maŝinoj ĉiam pli malsimplas. iliajn internaĵojn regas ĉiam pli nur fabrikantoj. perantoj kaj uzantoj perdas la kapablon mem ripari.

tion kaŭzas parte la publika deziro por pli lertaj maŝinoj, parte la premo de fabrikantoj al malsimpleco kaj al tia prez- kaj distribu-politiko, ke ĝi dependigas la aĉetantojn kaj instigas ilin al reaĉetado.

iĝas banale, ke oni staras senhelpe antaŭ paneanta maŝino. la ŝelo ne malfermeblas sen rompo. se ĝi tamen malfermeblas, oni timas, ke fiaskon en memriparo vidos la postvenda servo kaj ke tio malvalidigos la garantion. oni resendas. oni atendas. oni ekscias, ke la riparo kostos duonan prezon de nova aparato. oni rezignas kaj reaĉetas.

ĉio ĉi tre kontraŭas la ekologian konscion pri ŝparado de objektoj kaj materialoj, sed videble merkatiko kaj naturprotekto tiras nin al malaj direktoj.

bonaj solidaj malnovaj maŝinoj ne estis tiaj. ili estis meĥanikaj. ili estis simplaj, eble pezaj, eble ne tre kapablaj, sed tio, kion ili faris, faris bone kaj daŭre. ili ne paneis. ili post longa servo foruziĝis kaj rompiĝis kiam la lasta flikaĵo cedis. jes, tiaj ili estis!

des pli surprize do, kiam mi vizitis apudhejman butikejon kaj trovis, ke la publika leterkesto paneas. "paneas", estis skribite sur ĝi. iu ŝtopis ĝian buŝon por ke oni ne enĵetu sendaĵojn. tiele dum du monatoj, ĝis hieraŭ ĝi denove ekfunkciis. kiel eblas?

Aucun commentaire: