2010-11-26

nedanĝeraj frenezuloj

beĉjo lastatempe skribas pri danĝeraj frenezuloj. feliĉe ankaŭ ekzistas nedanĝeraj frenezuloj.

ni, parolantoj de arta lingvo, scias, ke frenezuloj ni estas. tion komprenigas al ni kruduloj sufiĉe rekte, kaj ĝentiluloj pli takte. konsolo por frenezuloj — almenaŭ por iuj specoj de frenezuloj — estas renkonto de fratoj-frenezuloj. ĝoju! al ni tiu konsolo haveblas...

estas subtenantoj de la pli oportuna dvoraka klavaro anstataŭ la kvertioj kaj aliaj.

estas kreantoj de universalaj skribojrapidskriboj.

estis, kvankam nun malviglas, movado por universala simpla kalendaro.

estas proponoj por ĝenerala adopto de dekduuma nombrosistemo faciliganta dividojn kaj kalkulojn.

bonege, kaj nun, kiel iĝi reĝo de frenezuloj?

klavu per dvorak-klavaro raporton skribitan en iu rapidskribo pri reformo de la gregoria kalendaro, en kiu ĉiuj nombroj estas esprimitaj dekduume — kaj la tuton faru en esperanto, kompreneble. ne forgesu enkondukajn kaj konkludajn asertojn (en pli legebla formo), ke ĉio ĉi tre racias. sendu la raporton al diversaj kleraj asocioj, akademioj kaj oficialaj instancoj kaj fide atendu, ĝis kiam vi aŭdos la proksimiĝantan hojladon de la ambulanco.

3 commentaires:

Anonyme a dit…

Mi konfesu, ke la ĝentila frenezeco de Esperanto estis io, kio instigis min lerni ĝin ...

ĵeromo a dit…

mi havas du amikojn, kiuj iun vesperon port drinkado vetis, ke ili lernos ajnan lingvon, ĉiu siaflanke, per kasedoj dum la veturadoj al laboro, kaj semajnfine kunkorektos la ekzercojn... bone, sed kiun lingvon?...

tio okazis antaŭ pli ol dek jaroj, kaj nun ili ankoraŭ parolas esperanton.

Anonyme a dit…

Amuze kaj brile ! Koran gratulon al ili ambaŭ !