2010-09-24

nombrado de demonstraciantoj

francoj amase demonstraciis hieraŭ kontraŭ planata reformo de la emeritaj pensioj.

en havro 9600 homoj sur la stratoj laŭ la polico, 40000 laŭ la sindikatoj. en nico 7000 laŭ la police kaj respektive 35000 laŭ la sindikatoj. kaj ju pli sude, des pli malakorde, en marsejlo 22000 aŭ respektive 220000.

demonstraciistoj kaj polico delonge ne kalkulas sammaniere [fr]. organizantoj taksas la longon de la procesio, samplas pecojn 1-metrajn, nombras homojn en ili, kaj fine multiplikas. la polico en unu aŭ pluraj lokoj observas kiom da homoj samvicas sur la strata veturejo, nombras la pasantajn vicojn, kaj fine multiplikas.

en albio la polico volis sendependan nombradon kaj ĝin komisiis al konstata agento. li vidis 4380 homojn, dum la polico 4200 kaj sindikatoj 20000. tuj floris akuzoj pri neneŭtraleco.

oni povas dubi, ke entute iam proksimiĝos la kalkuloj. kiam homoj havas kaŭzojn por malsama takso, ili malsame taksas, kiel mi iam konstatis pri respektiva agnoskata nombro de vivkunuloj de viroj kaj inoj.

pro similaj kaŭzoj stagnas salonaj konversacioj pri politiko aŭ aliaj disputataj temoj. oni argumentas per "plejparte..." "plimulto de..." kaj "99 elcentoj de..." sen ajna bazo, kaj eĉ se bazoj estas, ili rezultas de kalkulmanieroj pri kiuj oni ne akordas.

3 commentaires:

Kalle a dit…

Ĉu vere la pensia aĝo estas 60 jaroj en Francio? En Svedio estas 65 jaroj, kaj neniu opinias tion aparte alta.

ĵeromo a dit…

jes vere. la reformo, kiun planas la registaro, kaj kiun kontraŭas sindikatoj, celas, ke ĝis 2018 la aĝo de emeritiĝo ŝoviĝus iom post iom de 60 al 62 jaroj.

Anonyme a dit…

Se vi laboris 41.5 jaroj vi povas havi via pensio sed se vi ne laboris suficê, vi havos via pensio al 67 jaroj. Ekzemplo : Vi komencis al 25 jaroj ĉar vi studis. Vi povas havi ne lobora tempo ... En Francio vi havos pensio al 67 jaroj en la estonteco. Sed multe personoj havas pensio al 50 jaroj.