2010-10-01

sporto utilas

"mi neniom emas al judkristana pentemo kaj sindolorigo..." iam diris al mi kunferianto. post tio li ŝanĝis la temon kaj ekrakontis, kiel ĝue en sia preferata sporto, nome kajakado en torentoj, li kontuzadas sin en ĉiuj membroj: "skue sed bele!".

pro dolorisma religio oni iam vipis sin por la bonigo de sia animo. pro sporto oni nun vipas sin por la bonigo de sia korpo.

antikvaj sinvipantoj certe embarasis stratojn, sed ili havis virton, pri kiu sportistoj ne aŭdis: humilon. sportistoj ne nur embarasas, sed plie arogantas. ili estas muskol-herooj. oni ilin admiru ĉar ili sencele kuris dek kilometrojn. oni kun ili komentu kiel piedsøn pafis la pilkon en la 23a minuto de la maĉo. oni kun ili aprobu malŝparon de publika mono por stadionoj kaj aliaj neutilaĵoj.

mi malamas sporton.

ne, mi ne tute malamas ĝin. mi memoras du okazojn, kiam mi konstatis la bonecon de sporto.

amiko benedikto havis paron da ruĝaj sportoŝuoj. en ĉiun el ili li metis teron kaj enplantis geraniojn malbonodorajn (geranium robertianum). ili bele floras apud lia enirpordo. tio estas kontribuo de sporto al la beligo de la mondo.

amiko ĝilo ekvidis en montrofenestro rabatitan pezaĵon de haltero. li aĉetis. nun ĝi bele funkcias sur lia tablo kiel submetaĵo por pladoj. ankaŭ tio montras, ke pri sporto oni ne malesperu — ĝi fuŝis multajn vivojn, sed kelkfoje briletas, kvazaŭ lanterno en densa nokto.

Aucun commentaire: