en francio la evoluojn vidigas statistikoj de la matrikulaj oficejoj.
en 1910 plej popularis:
- por knaboj: johano, andreo, luizo (fr: jean, andré, louis)
- por knabinoj: maria, johana, margarita (fr: marie, jeanne, marguerite)
- johano, andreo, petro (fr: jean, andré, pierre)
- maria, johana, magdalena (fr: marie, jeanne, madeleine)
- johano, andreo, petro (fr: jean, andré, pierre)
- maria, jakva, johaneta (fr: marie, jacqueline, jeannine)
- johano, miĥaelo, klaŭdio (fr: jean, michel, claude)
- maria, monika, nikolino (fr: marie, monique, nicole)
- johano, miĥaelo, alano (fr: jean, michel, alain)
- maria, martena, franciska (fr: marie, martine, françoise)
- filipo, johano, patriko (fr: philippe, jean, patrick)
- katarina, silvia, maria (fr: catherine, sylvie, marie)
- kristoforo, stefano, laŭrenco (fr: christophe, stéphane, laurent)
- natalia, valeria, sandra (fr: nathalie, valérie, sandrine)
- nikolo, sebastiano, juliano (fr: nicolas, sébastien, julien)
- celina, emilia, aŭrelia (fr: céline, émilie, aurélie)
- kevino, tomaso, juliano (fr: kevin, thomas, julien)
- elodia, laŭra, julia (fr: élodie, laura, julie)
- tomaso, lukaso, teo (fr: thomas, lucas, théo)
- lea, manon, kamila (fr: léa, manon, camille)
- enzo, matiso, lukaso (fr: enzo, mathis, lucas)
- emma, lea, manon (fr: emma, léa, manon)
tiuj novaĵoj parte estas literumaj fantazioj: aymeric /emrik/ aperas nun ankaŭ kiel emeric emerick emerik aimeric aymerick aŭ aymerik kun sama elparolo. ankaŭ prosperis regionaj nomoj, ekzemple bretonaj, kaj fremdaj nomoj kunportitaj de enmigrintoj aŭ enmodigitaj de usonaj televidserioj. ervanoj, malikoj kaj odrejaj nun paŝas sur la francaj trotuaroj apud johanoj, robertoj kaj tomasoj.
nur unu longatempan tendencon notis la suprenomita oficejo: mallongemo. kunmetitaj nomoj eksmodiĝas, kaj de 1980 ĝis nun, do ene de 30 jaroj, inaj voknomoj forperdis du literojn, kaj viraj forperdis unu literon. baldaŭ ni havos ridinde mallongajn nomojn, kiel anglalingvanoj: tom, bill, bert... ĉu ne pli bele sonas sanskrita trivikramasena?
2 commentaires:
Se vi scivolemas scii, kiel estas la listo de favoritaj personaj nomoj en Kebekio, vi povas iri al : http://www.rrq.gouv.qc.ca/interactif/pr2i121_prenoms/pr2i121_prenoms/pr2sprenoms.aspx
Emma (Francio 2006) kaj Thomas (Francio 2000) estas cetere triaj en la kebekia listo pri 2009.
bedaŭrinde, ke oni vidas nur kelkajn proksimajn jarojn. estus interese plurajn franclingvajn landojn kompari tra iom longa tempo.
kiel ajn, dankon pro la informo.
Enregistrer un commentaire