2010-09-21

evoluo de francaj voknomoj

voknomoj sufiĉe facile furoras aŭ malfuroras.

en francio la evoluojn vidigas statistikoj de la matrikulaj oficejoj.

en 1910 plej popularis:
  • por knaboj: johano, andreo, luizo (fr: jean, andré, louis)
  • por knabinoj: maria, johana, margarita (fr: marie, jeanne, marguerite)
en 1920:
  • johano, andreo, petro (fr: jean, andré, pierre)
  • maria, johana, magdalena (fr: marie, jeanne, madeleine)
en 1930:
  • johano, andreo, petro (fr: jean, andré, pierre)
  • maria, jakva, johaneta (fr: marie, jacqueline, jeannine)
en 1940:
  • johano, miĥaelo, klaŭdio (fr: jean, michel, claude)
  • maria, monika, nikolino (fr: marie, monique, nicole)
en 1950:
  • johano, miĥaelo, alano (fr: jean, michel, alain)
  • maria, martena, franciska (fr: marie, martine, françoise)
en 1960:
  • filipo, johano, patriko (fr: philippe, jean, patrick)
  • katarina, silvia, maria (fr: catherine, sylvie, marie)
en 1970:
  • kristoforo, stefano, laŭrenco (fr: christophe, stéphane, laurent)
  • natalia, valeria, sandra (fr: nathalie, valérie, sandrine)
en 1980:
  • nikolo, sebastiano, juliano (fr: nicolas, sébastien, julien)
  • celina, emilia, aŭrelia (fr: céline, émilie, aurélie)
en 1990:
  • kevino, tomaso, juliano (fr: kevin, thomas, julien)
  • elodia, laŭra, julia (fr: élodie, laura, julie)
en 2000:
  • tomaso, lukaso, teo (fr: thomas, lucas, théo)
  • lea, manon, kamila (fr: léa, manon, camille)
en 2006:
  • enzo, matiso, lukaso (fr: enzo, mathis, lucas)
  • emma, lea, manon (fr: emma, léa, manon)
longe francoj rajtis elekti civilajn voknomojn nur el oficialigitaj listoj. depost 1993 la administro permesas liberan elekton. laŭ la ŝtata oficejo pri statistiko tiu liberigo kontribuis al diversigo de antaŭnomoj: inter 1981 kaj 2001 aperis 500 novaj knabaj kaj 600 novaj knabinaj nomoj.

tiuj novaĵoj parte estas literumaj fantazioj: aymeric /emrik/ aperas nun ankaŭ kiel emeric emerick emerik aimeric aymerickaymerik kun sama elparolo. ankaŭ prosperis regionaj nomoj, ekzemple bretonaj, kaj fremdaj nomoj kunportitaj de enmigrintoj aŭ enmodigitaj de usonaj televidserioj. ervanoj, malikoj kaj odrejaj nun paŝas sur la francaj trotuaroj apud johanoj, robertoj kaj tomasoj.

nur unu longatempan tendencon notis la suprenomita oficejo: mallongemo. kunmetitaj nomoj eksmodiĝas, kaj de 1980 ĝis nun, do ene de 30 jaroj, inaj voknomoj forperdis du literojn, kaj viraj forperdis unu literon. baldaŭ ni havos ridinde mallongajn nomojn, kiel anglalingvanoj: tom, bill, bert... ĉu ne pli bele sonas sanskrita trivikramasena?

2 commentaires:

Anonyme a dit…

Se vi scivolemas scii, kiel estas la listo de favoritaj personaj nomoj en Kebekio, vi povas iri al : http://www.rrq.gouv.qc.ca/interactif/pr2i121_prenoms/pr2i121_prenoms/pr2sprenoms.aspx

Emma (Francio 2006) kaj Thomas (Francio 2000) estas cetere triaj en la kebekia listo pri 2009.

ĵeromo a dit…

bedaŭrinde, ke oni vidas nur kelkajn proksimajn jarojn. estus interese plurajn franclingvajn landojn kompari tra iom longa tempo.

kiel ajn, dankon pro la informo.