2010-09-12

el frazlibroj

en "uzanco de la mondo" (1) nikolao buviero, aŭtoro de pluraj legindaj vojaĝrakontoj, mokas frazlibrojn. survoje al irano li restis kelkan tempon en serbio:
jen bela okazo por ke mi misfamigu tiujn porturistajn libretojn; mi dum ĉi tiu vojaĝo uzis plurajn, kiuj ĉiuj montriĝis neutilaj. sed inter ili eminentis la "manlibro de franca-serba konversacio" de profesoro magnasco, el ĝenovo, 1907. nuraj kapturnaj anakronismoj kaj faciltonaj dialogoj, kiajn imagus aŭtoro sidanta en la kuirejo kaj revanta pri hotela vivo!... botetoj kun stangoj, kvargroŝaj gratifikoj, frakoj kaj superfluaj babiloj. kiam mi unuafoje volis uzi ĝin — ĉe barbiro apud la kajo de la savo, inter strikte razitaj kranioj kaj laboristoj en kitelpantalonoj — mi ellegis:

"imam, li vam navoštiti brk?" — ĉi mi vaksu al vi la lipharojn?

al kio decis tuj respondi:

"za volju bozyu nemojte puštam tu modu kikošima" — tion dio ne permesu! mi lasas tiun modon al fraŭletoj.
mi memoris tiun pecon, foliumante la "praktikan gvidlibron de persa lingvo" de doktoro nouredino asar, 1961 (2). mia lika memoro ne konservas multon el la frazoj, la libreton mi uzas fakte por studo de la literoj. ĝi kutime proponas praktikaĵojn. sed subite, sur paĝo 184a, kvazaŭ ĝi volus konfirmi la malbenon, kiu pezas super la tuta ĝenro de frazlibroj, aperas krizo de liriko...

ankoraŭ sobre:
/bendeh moteahhel — moĝarrad hastam/ "mi estas edziĝinta — fraŭla"

/olâd ham dârid/ "ĉu vi ankaŭ havas infanojn?"
kaj tiam, fatale:
/jek pessar-e se sâl-e dâram, ke ĥejli dar ŝejtanat bi-nazir ast va gunehâ-je gol-gunaŝ busehâ-je nâ-zerin-râ beĥod ĝalb mikonad/ - "mi havas trijaran filon, kiu estas tre bele diableta, kaj liaj rozkoloraj vangoj logas kisojn de ĉiuj homoj".
referencoj
  1. l'usage du monde [= uzanco de la mondo aŭ: uzo de la mondo] / bouvier nicolas. - droz, 1963. - pluraj postaj reeldonoj.
  2. guide pratique de langue persane / assar noureddine. - maisonneuve, 1961.

Aucun commentaire: