2010-09-05

cirilo kaj roz' plu vojas

cirilo kaj roz', eksnajbaroj de mi, paŭzis en sia profesia vivo por unujara ĉirkaŭmonda vojaĝo.

post kroatio, bosnio kaj hercegovino, montenegro, albanio, makedonio, grekio, turkio, irano, barato, nepalo, tajlando, malajzio, singapuro, indonezio kaj aŭstralio, ili nun atingis usonon.

ili ambaŭ multe biciklis en antaŭaj jaroj kaj nun la mondon ĉirkaŭbiciklas. en preskaŭ ĉiuj lokoj ili trovis retkonekton, do povis enretigi rakontojn pri la vojaĝo.

feliĉan vojadon al ili!

Aucun commentaire: