2010-08-04

vortaro de konfuzoj

abelo: matematikisto kiu faris mielon.

amino: arabdevena voknomo azota kaj hidrogena.

belo: laŭta mezuro de estetika plezuro.

daktilo: frukto de daktilarbo, kiu sonas longe-mallonge-mallonge.

ĝino: feo vivanta en junipera alkoholaĵo.

jardo: horizontala stango de velŝipo longa je 0,9144 metro.

ĵako: angla kaj franca voknomo, per kiu oni konektas sonaparaton.

katarakto: akvofalo kiu perturbas la vidpovon.

koano: meditiga sentenco, kiu komunikigas la nazon kun la buŝa kavo.

konjunktivo: verba modalo, kiu ŝirmas la surfacon de la okulgloboj.

krio: fortevoĉa indiano.

legato: eklezia embasadisto, kiu muzikante ĉiam ligas la sinsekvajn notojn.

levo: preno de bulgara monero de sur la grundo.

muso: malgranda ronĝulo, kiu telegvidas kursoron sur ekrano.

pedologio: prizorgo de infanoj dum ili sidas sur la grundo.

pirogo: pastoŝelo, kiun oni farĉas per surakvaj veturantoj.

septo: sepa kaj lasta tono de muzika skalo, kiu vande izolas ĝin de la supra.

splito: lignereto, kiu kuŝas ĉe la adriatika maro.

trolo: nordeŭropa feo kunlaboranta en fiŝkaptado.

2 commentaires:

Ken Miner a dit…

Amuze :) Mi komencis blogi en 2003 per similaj ludoj, ekz.

dukato: du katoj.
duplikato: du pli da katoj.
triplikato: tri pli da katoj.
magnifikato: tre pompa kato.
merkato: franca markato.
ktp

Iuj postulis specialajn sciojn:

ananaso: tio, kio ne estas anaso.
anaso: tio, kio ne estas aso.
aso: ludkarto, ĵetkuba faco, domenpeco aŭ filozofio, havanta nur unu solan punkton.

Temante pri specialaj scioj, mi konfesas, ke iuj viaj ne tute penetras al mi la kranion ;)

ĵeromo a dit…

esperantaj katoj aparte komplezas al vortludoj. mi malprecize memoras artikolon de marjorie boulton, kiu temis pri katastrofoj, katolikoj kaj aliaj similaj.

plej multaj el la supraj dusignifoj estas troveblaj en reta vortaro, sed ne ĉiuj.