2010-07-28

la breĉa retrospegulo de historio

al la pasinteco ni rigardas per breĉa retrospegulo. breĉoj estas parte en nia okulo, parte en la spegulo.

konata ekzemplo de okula breĉo estas la cirkonstancoj de nasko de moderna arkeologio. henrikon ŝliman, kiu elfosis la ruinojn de trojo kaj mikeno, kaj liajn imitantojn oni el nuntempa abrupta vidpunkto rigardus vulgaraj trezoroĉasantoj. multajn historiajn restaĵojn ili forpioĉis en febra serĉado de oraj aŭ belaj objektoj. tio estis okula breĉo: ili vidis nur tion, kion ili serĉis.

okazas ankaŭ, ke vidi ni ne povas, kvankam ni deziras. prahistorion oni ekzemple dividas per la kategorioj praŝtonepoko kaj novŝtonepoko (paleolitiko kaj neolitiko). bone, kaj kio pri nodoj? ĉu ne pli gravas la civiliza ŝanĝo inter sennoda kaj noda epokoj? sed la demando vanas. nodojn oni faras per nedaŭremaj substancoj. ili ne konserviĝas. tio estas breĉo en la spegulo mem: la limon inter du epokoj ni ne vidas, ĉar ĝi postlasis nenion tuŝeblan per niaj nunaj esplorrimedoj.

iafoje oni tamen plibonigas la retrospegulon. tiel okazis kun karbono 14, per kiu organikaĵoj iĝis certagrade dateblaj. tiel okazis kun iuj neatenditaj trovoj, kiel tiu de la romia urbo pompejo. en tiaj okazoj la surprizo grandas. oni imagis la mankan parton de la elefanto kiel normalan nazon, kaj jen ĝi havas rostron. aŭ pli ofte inverse: oni imagis rostron en la loko de ordinara nazo.

kleruloj de la 18a jarcento revis pri antikva romio proksimume tiel, kiel nun imagas ĝin spektanto de peplofilmoj: filozofoj en blankaj togoj staras sur marfronta teraso kaj gravmiene skizas sciencojn de estonteco, militistoj antaŭfiguras modernajn kino-mafiulojn interbatalante de sur siaj ĉaroj. en pompejo, frostita sub dika tavolo de vulkana polvo, konserviĝis ordinara vivo. kia elreviĝo! la retrovita urbo montras, en kiaj malluksaj dometoj loĝis ordinaraj romianoj, kiel ili pasiis pri cirkaĵoj kaj kovris murojn per vulgaraĵoj, kiel — sume — ili ne tiom diversis disde postepokuloj.

de tiaj eraroj ni povus lerni. ni povus rezoni pri la iluzioj, kiujn ni ŝovas super aliajn breĉojn de la spegulo. historiistoj pli kaj pli konscias, ke ili ŝtopas mankojn en historia scio per siaj antaŭjuĝoj pli ofte ol per sobraj taksoj. ili pene evitas la generaciajn pendoladojn, pro kiuj ili beligas epokon, kiun antaŭa generacio taksis mizera, aŭ inverse zorge primakulas la bildon de epoko, kiun klasikaj studoj idealigis. tiel estas pli-malpli fatale. la detruoj de la tempo lasas al ni blankojn, kiujn ni plenigas per niaj revoj.

Aucun commentaire: