2010-08-10

rabarbotorto

malgraŭ timiga nomo rabarbotorto ne estas infanmanĝulo. male, ĝin manĝas infanoj. ĝi estas torto garnita per tigoj de rabarbo. kaj rabarbo ne estas arbo, sed grandfolia kreskaĵo rheum rhabarbarum.


konsistaĵoj

pasto:
  • tortopasto aŭ folia pasto
garnaĵo:
  • ĉirkaŭ 800 g da rabarbaj folioj
  • poma aŭ abrikota kompoto
  • sekaj paneroj aŭ biskoteroj
  • pulvora sukero por surŝuto
meringa tego:
  • 3 ovoblankaĵoj
  • 100 g da pulvora sukero
  • saketo da vanil-sukero
pretigo

preparu la paston aŭ aĉetu pretan paston. buterumu aŭ kovru per vaksfolio tortoformujon. envazigu la platigitan paston, detranĉu la eksterpendaĵojn kaj piketu per forketo la surfacon, por ke la pasto ne ŝvelu dum bakiĝo.

de la rikoltitaj rabarbaĵoj konservu la tigojn, forigante la foli-platojn. lavu, eventuale disigu laŭlonge la tro dikajn tigojn. tranĉu al proksimume 2-centimetre longaj pecoj. (dum la tranĉado de la pecoj, la tigojn ne tratranĉu plene, sed haltu iomete antaŭ la findisigo kaj tiru, tiel ŝirante strion de la ŝelo — tio ebligas sufiĉan kaj rapidan senŝeligon.)

boligu akvon, kaj mallonge brogu la rabarbopecojn (5 aŭ 10-sekunde) por ilia moligo.

panerumu la fundon de la pasto. la panera tavolo sorbos la troan akvon de rabarbo. surmetu la rabarbopecojn laŭ samcentraj cirkloj. plenigu la mankojn per la kompoto. suŝutu per sukero.

antaŭhejtu la fornon je 200 celsiaj gradoj dum 10 minutoj. la torton enmetu kaj lasu en la bakujo dum 20 ĝis 30 pliaj minutoj.

kun meringo

meringo agrable kontrastas-kompensas la acidecon de la rabarbo, kvankam ĝi ne estas nepraĵo.

dum la bako preparu la meringon: kirlu la ovoblankojn kun enmikso de pinĉaĵo da salo. je duona ŝaŭmigo enŝutu la vanil-sukeron kaj la pulvoran sukeron.

kiam vi elfornigas la torton surŝmiru ĝin per la freŝa meringo. (se vi lertas faru per kremopremilo.) reenfornigu kaj ŝaltu la rostilon dum 10 aŭ 20 sekundoj por iom solidigi la meringon, antaŭ ol ĝia supro brunetiĝus. elprenu.


notoj

tio estas rapida recepto. iuj proponas pli longajn manierojn, kiujn mi ne provis:
  • anstataŭ kompoto kustardon: kunkirlo de 2 ovoflavaĵoj, 3 kuleroj da pulvora sukero kaj 25 cl da laktokremo.
  • anstataŭ brogado de rabarbopecoj maceradon en pulvora sukero dum unu horo.
  • plenan solidigon de la meringo per fina unuhora sekigo en forno je 110 celsiaj gradoj (en tiu okazo kalkulu 50 g da sukero por ĉiu ovoblankaĵo) — tio estas la delikata kraketa speco de meringo, kiun profesiaj kukistoj faras.
helpis

1 commentaire:

Piotr a dit…

Mi tre ŝatas novebakitajn bakaĵojn kun rabarbaro. Bedaŭrinde, mi ne havas tiun ĉi plantaĵon en ĝardeno.
p.s. Se temas pri fromaĝon, mi ĉiam malsukcesas, kvankam mi posedas ĉirkaŭ 6 litroj da lakto tage. Sincere, al mi bongustas blanka fromaĝo, amike