2010-08-31

abida parvin (abida parveen, عابده پروین)

abida parvin estas kantistino komparebla kun iuj teresa berganza aŭ cecilia bartoli. ŝi havas tiajn voĉamplekson, forton kaj nuancopovon, kiajn oni malofte aŭdas. ŝi estas pakistana. ŝi kantas nordhindiajn kaj pakistanajn muzikojn laŭ voĉteĥniko kaj stilo propraj al tiu tradicio.

ŝia repertuaro konsistas el gazaloj kaj kafioj de famaj poetoj en lingvoj urdua, sinda, seraika, panĝaba aŭ persa. pliparton de tiuj poemoj oni povas kompreni unue kiel ampoemojn, sed subsence ankaŭ kiel devotajn tekstojn. en ili la prikantata "amato""majstro" ankaŭ signas al dio.

iuj eroj estas senkaŝe piaj, ekzemple dediĉitaj al ali, la bofilo de la profeto.

por okcidenta orelo la muzikilaro unue strangas. ĝi surprize miksas violonon kun akordiono, ian klasikecon kun ia popoleco, kiun oni konas eble krome en cigana muziko. sed fakte la akordiono estas harmoniumeto, kiun sonigisto tenas kuŝe sur siaj genuoj. la ritmon provizas tablao. oni nur kutimiĝu. restas bedaŭrinde, ke la akompanoj kelkfoje pezas, kaj ke la pakistanaj sonregistradoj ofte malbonas.

similan kaj eĉ pli viglan muzikon oni povas aŭdi ankaŭ de aliaj famaj ĥavaloj (qawwāl قوٌال) kiel la forpasinta nusrat fateh ali khan aŭ pli novaj fratoj sabri kaj aliaj.

2 commentaires:

Ken Miner a dit…

Mi ĉiam sentis min hejme kun la nordbarata muziko (ne tiom kun la suda), ekde kiam mi unue aŭdis ĝin; mi tute ne scias kial. Kaj mi tre ŝatas Abinda Parvin; ŝin mi ne konis antaŭe.

Mi legis, ke la enporto de la harmoniumeto en Baraton far la britoj estis grava antaŭenpaŝo, ĉar de tiam haveblis normigaj tonoj por agordi instrumentojn. Ĉu laŭ vi tio ĝustas?

ĵeromo a dit…

mia malmulta teoria scio pri nordhinda muziko estas el libreto far alain daniélou "la musique de l'inde du nord" kaj el disk-akompanaj libretoj.

laŭ la legaĵoj kaj laŭ mia orelo, tiu muziko estas bazita sur la okto kaj temperita proksimume same kiel la okcidenta. ĉu en tio rolis harmoniumo aŭ ne, mi neniam aŭdis. aŭ ĉu pli simple harmoniumo ekrolis kiel agordilo por fiksi unuecan absolutan alton en la tuta koncerna landaro? mi ne scias.