2010-07-08

fakaj vortlistoj: gdef kontraŭ revo (2)

plua komparo inter gdef kaj revo...

similaj nombroj de vortoj en fakoj kaŝas sufiĉe grandajn malsamojn.

ni rigardu ekzemple al la enhavo de fako "prahistorio". gdef enhavas 13 kapvortojn markitajn per tiu temo, revo enhavas 19. komunas al la du listoj jenaj 4:
neandertalulo, neolitiko, paleolitiko, solutreo.
ĉiuj ceteraj malsamas. gdef proponas:
aĉeŭleo, aŭrignacio, ĉeleo, eolitiko, magdalenio, megalito, mezolitiko, musterio, pugnokojno.
revo:
aŭstralopiteko, bronzepoko, ferepoko, glaciepoko, graveto, kavernhomo, kuprepoko, neandertala, paleoantropologiisto, paleoantropologio, paleoantropologo, prahistorio (dufoje: kiel nomo de epoko kaj kiel nomo de scienco), prahomo, ŝtonepoko.
tio ne signifas, ke la lastaj vortoj nepre mankas en la alia vortaro. revo ja konas "megalito"n sed ĝi atribuas ĝin al la fako "arkeologio". gdef konas "bronzepoko"n sed ŝovis ĝin al historio. ĝi enhavas ankaŭ "kavernhomo"n "prahistorio"n "prahomo"n "ŝtonepoko"n sed lasis ilin sen fakindiko.

esploro de aliaj fakoj montras similajn situaciojn. en la fako "kino" komunas al la du vortaroj nur 2 vortoj "reĝisoro" kaj "scenaro". propras al gdef 54 (anaglifo, bendo, cenzuristo, dialogisto, dissolvo...). propras al revo 58 (aktori, aktoro, akustiko, animeo, ĉefrolulo...).

tradukvortaroj kaj difinvortaroj ne estas terminaroj. ili hazarde rikoltas vortojn kaj hazarde ŝovas al ili fakindikojn. sisteman terminologian laboron oni trovas prefere en (iuj) terminaroj.

2 commentaires:

Anonyme a dit…

Dankon por la du lastaj artikoloj. Mi ne konis la GDEF kaj aldonis ĝin al miaj favorataj.
La komparo, kiun vi prezentas inter la du vortaroj, estas tre interesa.

ĵeromo a dit…

nedankinde. venos tria parto, kiun mi preparas...