2010-07-19

fakaj vortlistoj: gdef kontraŭ revo (3)

en ĉi tiu tria kaj tre verŝajne lasta komparo de fakaj vortprovizoj en la du vortaroj gdef kaj revo ni revenos al nombradoj.

ni vidis per la ekzemplo "prahistorio", ke fakoj en la du vortaroj ricevis ne nur malsamajn ampleksojn, sed ankaŭ malsamajn enhavojn. grafiko (kiun vi alklaku por vidi legeblan grandon) helpos al ni por konstati, kie pli aŭ malpli fortas diferencoj.

la grafiko ordigas de pli grandaj al pli etaj fakoj, sumigante la vortnombrojn de la du vortaroj. por ĉiu sinsekva fako la baza blua parto simbolas la nombron de kapvortoj propraj al gdef, la meza flava parto simbolas la nombron de kapvortoj komunaj al ambaŭ vortaroj, la supra verdeta parto simbolas la nombron de kapvortoj propraj al revo.




-----

unue komentinda estas la entuta amplekso de fakoj. se "zoologio, botaniko, medicino, geografio, ekonomiko..." estus nomoj de ĉevaloj en vetkuro, mi rekomendus, ke vi vetu pri ili. se ĉevaloj estus "arkeologio, kinarto, psiĥologio, belartoj...", vi pro ili ne risku monon.

fakte la ampleksoj de temoj — senatente al malsamaj disfakigoj kaj nomoj — aperas en strange similaj rangoj en la fina tabelo de ekzemple la publika listo "terminaroj ekde 1980". tio ne surprizu: delonge pro diveraj kaŭzoj kaj hazardoj nia terminologio preferis iujn fakojn kaj ignoris aliajn. ĝenerale natursciencoj ricevis konstantan atenton, ekonomiko kaj juro sekvis, homosciencoj kaj belartoj estis neglektataj, kaj pri industriaj branĉoj oni ne aŭdas.

-----

due, por iom signife daŭrigi ĉi tiun esploron, ni ignoru la okazojn, kiam gdef abunde traktis iun fakon kaj revo malabunde (anatomio, biblio, mitologio), aŭ kontraŭe (geografio, ekonomiko, politiko, kuirarto, komputiko, tekso kaj vestoj), aŭ kiam ambaŭ vortaroj listigas nur kelkajn kapvortojn (arkeologio, psiĥologio kaj ceteraj dekstraj sur la grafiko). prefere ni rigardu al iom abundaj kaj proksimume sampezaj fakoj.

konsiderante la nekompletecon de 23000 aŭ 45000-kapvortaj verkoj, estas sufiĉe normale, ke ili enhavas ekzemple nur 24 % da komunaj vortoj en zoologio, 30 % en botaniko aŭ 28 % en ĥemio. temas ĉi tie pri vastaj nomaroj, el kiuj oni ĉerpas laŭ la cirkonstancoj. pli embarase, ke komunaĵoj atingas nur 7 % en teĥnikoj, 8 % en religioj, 13 % en fiziko, 5 % en historio. ni rigardu pli detale al tiuj ekzemploj.

sub "religioj" gdef komencas laŭ aboca ordo jene: "absolvi, admono, Advento, agapo, agendo, agnostika, ahimso, Ahura-Mazdo, akolito, Alaho, Albigenso, albo, alpreĝi, altoteno, amikto". kaj revo jene: "adorkliniĝi, akolito, Alaho, altaro, ambono, amen, anatemi, anatemo, anĝelo, animismo, animo, aspergi, ateisto, aŭreolo, Avesto". la listoj unuavide ne riproĉindas. ili nur sufiĉe vaste traktas la temon, enprenante nomojn de dioj, de ritoj, de nocioj, de konstruaĵoj, kio — konsiderante ĉiujn grandajn religiojn — povas iĝi longa listo. probable prudentas revo, kiu konservas sub "religioj" nur la pli ĝeneralajn nociojn, kaj ceterajn didonas inter fakojn respondajn al unuopaj religioj, budaismo, kristismo, islamo kaj ceteraj.

sub "fiziko" gdef: "aberacio, abero, adheri, adiabata, aganto, agregi, akromata, alfaradioj, alidado, altiro, amortizi, amplitudo, anemometro, anstromo". kaj revo: "aberacio, adheri, admitanco, aerometro, akcelilo, akcelo, akustiko, alta frekvenco, alternanco, amortizi, amortizilo, ampermetro, anemometro, anihilacii, anihilacio". ni vidas ĉi tie tre ĝeneralajn ideojn "aberacio, amplitudo..." apud tre precizaj "adiabata, akromata...", kaj precipe ni vidas nociojn el tre malsamaj branĉoj de fiziko, kaj nomojn de fenomenoj apud nomoj de iloj aŭ de mezurunuoj. ĉu oni ne devus konsideri subfakojn de fiziko, aŭ la enkondukon de aspektoj "fenomeno", "ilo" kaj similaj? certagrade la vortaroj respondas tiun demandon per permeso de pluraj fakoj por sama vorto, do ekzemple "ampermetro" en revo surhavas ambaŭ fakindikojn de "elektro" kaj de "fiziko". bedaŭrinde tiu eco ne estas facile priserĉebla; mankas en revo listigo de ĉiuj vortoj, kiuj anas en du difinitaj fakoj aŭ en strikte nur unu.

sub "historio" gdef: "agoro, akropolo, amforo, aparatulo, aŭguri, aŭguristo, balisto, brakringo, Britono, Brumero, Bruto, bukcenisto, centurio, cesto, Cido". kaj revo: "abasido, aedo, Akado, Aleksandrio, alkado, arkebuzo, asaro, Asirio, asiriologiisto, asiriologio, asiriologo, aso, Aŝoko, aŭguro, avareo". tiuj listoj impresas, kvazaŭ la klasika okcidenteŭropa rigardo al historio de gdef evoluis al pli tutmondema vidpunkto en revo. se tio veras, ĝi parte klarigas la malsamecon de listoj. sed precipe konstateblas la mikso de vortoj por konstruaĵoj, funkcioj, objektoj, homoj, popoloj... se oni frontas la tuton de la monda historio, senfine longiĝos la listo. estus bone limigi la fakon "historio" al grandaj ideoj kaj metodoj de historia scienco, kaj unuopaĵojn de monda historio ŝovi al pli specifaj listoj "nomoj de personoj", "popolnomoj" kaj similaj, eĉ al unuopaj kulturepokoj "eŭropa mezepoko" "industria epoko" kaj aliaj.

sub "teĥnikoj" gdef: "abutmenti, aglomeri, ajuto, akceli, akomodi, aksostifto, aleto, amboso, anco, aparato, arĉo, argano, armaturi, artiko". revo: "adapti, adaptilo, adheri, adzo, agordi, agordo, ajuto, aksingo, akso, akumulilo, akvodukto, akvostacio, alezi, alta frekvenco, analoga". ni vidas ĉi tie la problemon de tro vastaj kaj malprecizaj fakoj. da teĥnikoj estas dekoj kaj dekoj, da teĥnikaj metodoj estas centoj kaj centoj, da teĥnikaj iloj estas miloj kaj miloj. en plej bona okazo, fako "teĥnikoj" estas atendejo, kies enhavon on povos ŝuti en pli difinitajn fakojn: meĥaniko, elektroniko, metalteĥniko...

Aucun commentaire: