
tion kaŭzas eble la eksmodeco de tiuj unuaj flugaparatoj, kiuj lasis la ĉefan lokon al aliaj maŝinoj.
tion kaŭzas ilia impresa grandeco, tiranta sub sia ŝvelego etan pezon.
tion en mi kaŭzas ankaŭ la ideo, ke ili flugas silente. silenteco fakte veras nur pri senmotoraj balonoj, kaj nur partatempe. kiam oni enhejtas aeron, kiam revarmigas ĝin dum flugo, la hejtilo tre bruas.

aerbalonoj videblas dum la festo, kiun la hejma vilaĝo aranĝas en ĉiu printempo. se la vetero komplezas, balonistoj preparas siajn aparatojn kaj sin allasas al la vento kiel leontodaj semoj. mi prunteprenis fotilon kaj fotis, kvankam pro la pluvetoj malmultaj flugoj okazis.
balonoj — ĉielaj balenoj.

2 commentaires:
Vi diras "balonoj pli revigas ol avioj". Ili ja revigas min ekde mia infaneco.
Kiam mi estis infano, mi faris mian unuan mezlernejan "parolan raporton" pri balonoj.
Ĉiujare, en proksima urbeto, okazas "Ventfestivalo". Tiam matene kaj vespere oni vidas belajn kaj buntajn bolonojn en la ĉielo.
Ili ankoraŭ revigas min.
jes, balon-ŝatantoj certe estas en multaj landoj.
mi eksciis, ke la prezo por prova flugo malpli revigas: 200 aŭ 300 eŭroj.
Enregistrer un commentaire