2010-05-12

konfuzo pro ilionoj

en la 6a de majo la novjorka borso spertis mallongan kraŝon. laŭ onidiro borsisto de firmao citigroup klavis b por miliardo (angle billion, 10^9) anstataŭ m por miliono (angle million, 10^6) en spez-ordono. tio ŝajne estis senbaza onidiro. kiel ajn la komputiloj, kiuj reagas en sekundono al kurzaj ŝanĝoj kaj spekulacias pri ilia ampleksiĝo rapidigis la falon — kio preterpase montras ke memrealiga antaŭdiro ne estas rezervita al homoj.

"million" kaj "billion" — tiom simile! ĉu oni ne ŝanĝu al miliono kaj miliardo? borsistoj indiferente premos "m" por ambaŭ, kaj la komputilo lotos inter la du ebloj...

kiel estas konate ni ne tre bone statas en la lingvo internacia pri tiuj ilionoj kaj eventualaj iliardoj, ĉar la fontolingvoj de tiuj vortoj ne akordas.

depende ĉu oni parolas laŭ usonangla aŭ franca modelo, biliono povas egali al 10^9 aŭ respektive al 10^12. cetere la bazo mem de la sistemo konfuzas japanojn kaj eble aliajn, kiuj ne havas vortojn laŭ triopaj, sed laŭ kvaropaj rangoj de nombroj.

ŝajnas ke trans miliono aŭ eĉ jam trans mil, estus pli bone se ni rezignus pri la konfuzaj vortoj kaj trovus aliajn esprimojn.

Aucun commentaire: