2010-04-22

vulkanismo kaj monismo

ke islanda vulkano kovris eŭropon per fumo, estas interesa fenomeno por meteologoj. ke tio ĉesigis dum kelkaj tagoj interŝtatajn flugojn en ĉi tiu mondoparto, havas interesajn sekvojn.

la registaroj malpermesis flugadon. se ili ne farus kaj okazus akcidentoj, la avioposedantoj procesus kontraŭ ili pro nesekurigo de la kondiĉoj. se kontraŭe ili faris kaj la danĝero montriĝus nereala, la flugokompanioj kompreneble protestus pro troa singardemo.

sed eĉ sub supozeble prava avio-malpermeso la prezidanto de la asocio de flugokompanioj "iata" avizis pri ĝisnuna negajno de pli ol miliardo (109) da eŭroj por la flugistoj, kaj — mi legas — ŝovis vorton, ke eŭropaj registaroj "surprenu siajn respondecojn".

interesa diro! registaroj do sekrete instigas vulkanojn al fumado. ili kompensu al kompanioj, kiuj pro tiu ŝtate helpata fumo ne malgajnis unu eŭron, sed antaŭviditan enspezon malhavis.

analizistoj dume prezentas kalkulojn, ke flugistoj ja ne enspezis, sed ŝparis brulaĵon, ke ili iom pligajnas nun kiam homoj amase rehejmiĝas, ke intertempe hoteloj, trajnoj kaj ŝipoj profitis, kompensante la nespezadon je tutekonomia nivelo...

ŝajnas finkalkule, ke vulkano estas mona fenomeno, pli ol teroscienca.

(el kio vi komprenu, ke la titola monismo ne celis unuismon — kredon je unusubstanceco de la realo — sed simplan obsediĝon pri mono.)

Aucun commentaire: