2010-04-15

instrui ribelismon per sociologio

universitatano en la gazeto "la mondo" pledas por ke oni instruu sociologion en gimnazioj.

mi ne kontraŭas.

mi ĉiam miris pri la hazarda kunmeto de fakoj, kiun oni enkapigas al dekkelkjaruloj, kaj pri la same hazarda listo de fakoj, pri kies ekzisto oni eĉ ne sciigas ilin. kial lernejoj instruas historion prefere al etnologio aŭ sociologio? kial ili komentas ĥemion, sed silentas pri telekomuniko? kial la matematika programo diras ĉion pri vektoraj spacoj kaj nenion pri statistiko?... en ĉio ĉi tradicio probable pli gravas, ol pesado kaj planado. la foresto de iu fako plejofte signifas, ke ĝi pli novas ol alia, kiu estas instruata.

mi tamen ne volis la bazan ideon de la artikolo komenti, sed tiun parton de ĝi el kiu mi tuj specimene tradukos:
ni ne instruas sociologion nur por tio, ke lernantoj komprenu la socion en kiu ili vivas [...] sed ankaŭ kaj precipe por ke ili ekkonu sin mem, sin kiel sociajn agantojn kaj ne kiel socie determinitajn erojn. [...]
ĝis ĉi tie, bone — kvankam mi ĉiam miros pri la maniero, kiel instruistoj fervore trovas filozofiajn pravigojn de sia profesio kaj instrukcias al la ŝtato, kial kaj kiel ĝi aranĝu la eduksistemon. sed precipe la sekvo valoras sian pezon de rosinoj:
oni devas agnoski, ke sociologio ĝenas. ĝi ĝenas regantojn, ne nur laŭ la malvasta senco de politikaj regantoj, sed laŭ la ĝenerala senco de la regado far sociaj grupoj, kiuj havas la titolojn kaj materiajn aŭ simbolajn valorojn, kaj deziras ilin monopole plu konservi. "sociologio" diras alano touraine "necese kontraŭas regantojn, tial ke regantoj necese kontraŭas ĝin". sociologio ne estas scienco pri ordo. ĝi estas scienco pri movado, kiu nepre kontraŭdiras ordon. ĝi estas scienco de kontestoj kaj malkaŝoj. ĝi ĝenas ĉiujn profitantojn de senŝanĝa stato de aferoj. tiurilate ĝi estas scienco pri libero kaj emancipiĝo, simile al racio, kiu siatempe liberigis la homon el la ĉenoj de obskurantismo kaj superstiĉo [...]
("la mondo" estas prestiĝa gazeto, ĝi emigas al bombasto.)
kompreneble iuj ŝatus, ke sociologia instruado ne faru pli, ol diri la "regulojn" de socia vivo, analizi la meĥanismojn, kiuj ebligas ĝian "bonan" funkciadon kaj studi la instituciojn, kiuj estas ĝia framo... sed ĉio ĉi ne sufiĉas, se lernejo iel konservu sian emancipan rolon. [...]

sociologio renversas, ĉar ĝi pridemandas la tro firmajn certaĵojn, ĉasas la falsajn evidentojn kaj la tro rapidajn konkludojn [...]
... kaj laŭ la sama tono daŭriĝas duono de la artikolo.

kial? kial instruistoj kaj universitatuloj provas kredigi, ke ili alte svingas la flagon de revolucio, dum ili fakte bonorde plenumas sian oficon serve al la ŝtato?

eble historia konsciencriproĉo rolas en tio: ĝis antaŭ sesdeko da jaroj instruistoj ankoraŭ kopiigis al junaj infanoj moralajn frazojn laŭdajn al ordo, diligento, pureco, ĝentileco kaj similaj virtoj, sen kiuj, oni kredis, socio ne funkcius. tio estis hontinda obeo al la tiamaj antaŭjuĝoj. nunaj instruistoj radikale ŝanĝis por obeo al nunaj antaŭjuĝoj: valoras ne plu ordo, diligento kaj ceteraj, sed renverso, kontraŭdiro kaj ŝanĝismo.

post jarcento oni eble ridetos pri tiu konformisma laŭdo de kontraŭemo, same kiel ni ridetas pri la pasinta konformisma laŭdo de glata socia vivo. nun oni povas nur bedaŭri la instruistojn, kiam lernantoj prenas iliajn devizojn laŭvorte kaj enkondukas renverson, kontraŭdiron kaj ŝanĝismon en la lernoĉambron, kaŭzante al ili senliman miron.

fonto:
il faut enseigner la sociologie au lycée / lebel jean-paul. - le monde, 2010-03-10.

Aucun commentaire: