2010-04-06

ideoj por tagodediĉoj

ĉiu siaskale — de internaciaj organizaĵoj ĝis la urba konsilio de tridomo-ĉe-arbaro — dediĉadas tagojn al datrevenoj, bonaj intencoj, memorindaj temoj. oni bondeziru al patrinoj, festu en stratoj pro muziko aŭ pro samseksemo, maĉe partoprenu en la tago de sanfavora manĝado, svinge priĝoju la tagon de libro aŭ de pluvombrelo.

miaj proponoj:
  • monda tago de forgeso — okazos en venonta jaro, ĉar ĉijare oni ne memoris ĝustatempe (— hieraŭ estis tago de forgeso — aĥ, mi forgesis! — ankaŭ mi.)
  • monda tago de kalendarreformo — okazos je difinota dato
  • monda tago de normaleco — festu ĝin per ĉiurilata ŝajnigo ke ĝi estas normala tago
  • monda tago de prokrasto — nu, bone, okazos pliŝate morgaŭ
  • monda tago de nekomunikado — sciigu al ĉiuj!
  • monda tago de senzorgeco — por ĝi ne tro klopodu
  • monda tago de izoliĝo — kun transkontinentaj aranĝoj
mankas ankaŭ kelkaj gravaj temoj de la ĉiutaga vivo:
  • monda tago de insulto
  • monda tago de malica klaĉo
  • monda tago de insidoj al kolegoj
  • monda tago de poluo
  • ...
pliajn proponojn sendu al rubujen@lasumintrankvilakunviajdamnajtagoj.org.

1 commentaire:

洪廷甫只當台灣人 a dit…
Ce commentaire a été supprimé par un administrateur du blog.