2010-03-30

pro osteto

trovita man-osteto en siberio povus atesti pri alia homspeco tie ol neandertaluloj kaj sapiensoj. tiel sugestas la unuaj genanalizoj. sciencaj kaj nesciencaj gazetoj do ekscitiĝu nun, antaŭ ol pli fundaj esploroj eble detruos la sensacion. la osteto atendis elteriĝon dum kvardekmil (40000) jaroj.

tio povas memorigi pri la trovo de malgrandaj "homoj de floreso" en jaro 2003a sur indonezia insulo, kaj pri la sekva disputo, ĉu ili estas propra specio aŭ ne.

prahomologojn mi admiras, tiom brave ili konstruas panoramojn de homa evoluo sub la risko, ke ajna ostopeco ĉiamomente ruinigos la tuton kaj devigos al alikonstruo. aŭ eble tio normalas: ĝuste por konstruado kaj rekonstruado oni pagas ilin.

tralego de anoncoj atentigas pri interpunkcia diferenco inter sciencaj kaj nesciencaj gazetoj:

nesciencaj:
  • novan tipon de homedo malkaŝas ties dna (le figaro)
  • nova praulo trovita en siberio (nouvelobs.com)
  • nova homedo povus trudi novredakton de homa prahistorio (afp)
  • trovo en siberio de novtipa, ĝise nekonata homedo (rfi)
  • nekonata homedo (radio-canada)
  • homo havas novan kuzon en siberio (le temps)
  • malkovro de nova speco de homedo, kiu povus... (tsr.ch)
sciencaj:
  • ĉu alia homedo en siberio antaŭ 40000 jaroj? (hominidés)
  • ĉu oni trovis novan homan specion? (futura sciences)
  • homo de denisovo, ĉu nova kuzo? (pour la science)
sciencaj gazetoj uzas demandosignon, al nesciencaj gazetoj mankas la klavo.

3 commentaires:

Becxjo a dit…

Eble vi estus pli komforta se ĉiuj akceptus, ke Dio kreis la homon unufoje (laŭ sia propra formo) tiel kiel ĝi estas nun kaj tio eble finus diskutojn kaj disputojn. Bedaŭrinde scienco ne funkcias tiel. Ĝi ne kreas komforton tiel kiel iuj serĉas en supernaturaĵoj.

ĵeromo a dit…

nu, kara beĉjo, mi dubas, ke tielnomata kreisma doktrino komfortigus min. eĉ iom strangas, ke unuflanke oni klarigas ke iuj kredoj ekzistas nur por intelekta komforto kaj aliflanke oni riproĉas ke ili fuŝas la vivon de homoj. ĉu finfine ili komfortigas aŭ malkomfortigas? kaj entute ĉu tio helpas minimume por decidi ĉu ili veras aŭ ne? mi ne scias.

ĉiuokaze mi sentas nek pli nek malpli komforte, egale kiam oni diras al mi ke ĉiam ekzistis unu senŝanĝa homospeco, aŭ kiam oni diras al mi ke antaŭ 40000 jaroj ekzistis du homaj specioj kaj probable pli.

mi ne riproĉas, ke iuj sciencoj ofte ŝanĝas la vidpunktojn. mi riproĉas, ke oni prezentas hipotezojn kiel certaĵojn: "eble pli funda analizo de osto donos unuan ateston pri nova homspecio" iĝas "oni trovis novan homspecion". "oni" estas kelkfoje sciencistoj, kiuj ne vivas ekster la mondo kaj iel vendas siajn trovaĵojn, kaj pli ofte "oni" estas ĵurnalistoj, kiuj resumas sennuance. tial mi ironiis pri manko de demandosigno en ilia klavaro.

Ken Miner a dit…

La gazetaro ŝminkas sian enhavon jam de longe, ĉar la celo de la gazetaro estas vendi ekzemplerojn. Tio validas ankaŭ por la priscienca gazetaro celanta ĝeneralan publikon.

Sed ne ĉiam eblas kulpigi la ĵurnalistojn, kiuj ofte ne mem titolas siajn kontribuaĵojn. Iuj gazetoj kaj revuoj havas fakulon, kies persona tasko estas verki titolojn. (Ofte mi scivolas, ĉu tiu persono vere legis la koncernan artikolon.)

La demando levita pri komforto estas interesa. Laŭ mi, multaj homoj ĉagreniĝis pro ekzemple Darvinismo en la 19a jarcento, sed egale multaj homoj tre bonvenigis eskapon el la restriktoj de hereditaj moralaj kredsistemoj. Ĉio dependas de tio, kiun oni demandas, kaj kiom da honesto oni rajtas atendi en la respondoj.