2010-03-10

teorio de ŝtrumpetoj

ŝtrumpetoj estas ofte vendataj en serio de akordaj koloroj, ekzemple duopoj helverda, mezverda kaj malhelverda, aŭ pli fantazie verda, bruna, bruna kun motivetoj... kia fiaĵo!

ankaŭ ne aĉetu parojn unuope laŭ via fantazio, pensante "ĉi tiu plaĉas al mi, ha, kaj ankaŭ tiu alia..." ĉar kio okazos? okazos, ke ŝtrumpeto truiĝos. kaj kiam ŝtrumpeto truiĝos, vi elektos inter du solvoj: riparo aŭ forĵeto. kaj vidu, tio estas la faligilo, ĉar kiam vi fine forĵetos, vi rubigos du ŝtrumpetojn: unu truan kaj unu sentruan.

ekonomie konscia aĉetanto ne lasas sin delogi de brilaĵoj. ekonomie konscia aĉetanto prenas tutan serion de ŝtrumpetoparoj ekzakte samaspektaj. kiam truiĝos ŝtrumpeto de iu paro li konservos la vidvan ŝtrumpeton; kaj kiam truiĝos ŝtrumpeto de alia paro, tiam li festos kaj kun li festos la vidvaj ŝtrumpetoj, ĉar ili repariĝos. ŝtrumpetoj el ĉiuj landoj, duopiĝu!

kaj por matematikemuloj:
  • se vi aĉetas ok parojn da diversaj ŝtrumpetoj, post kiom da truoj vi ne plu havos surmeteblan paron?
  • kaj se la ok paroj estas samaspektaj post kiom da truoj vi ne plu havos surmeteblan paron? (rezonu ĝisfine)
  • kaj kiaj ŝancoj kun ok samaskektaj paroj japanaj, kiuj disigas la dikfingron kaj do ne estas ŝanĝeblaj inter dekstra kaj maldekstra piedo? (pli malfacile)

3 commentaires:

Piotr a dit…

Mi provis rezoni la malfacilaĵojn
1/ ok truojn da diversaj ŝtrumpoj
2/ dek kvin truojn da samaspektaj ŝtrumpoj
3/ dek kvin truojn da japanaj ŝtrumpoj
Se mi eraras, ne skribu korektan rezonon, nur provu ankoraŭ
amike Piotr

ĵeromo a dit…

mi samopinias pri la 1a kaj 2a problemoj. pri la 3a laŭ mi oni povas respondi nur per probableco aŭ mezumo.

Ken Miner a dit…

Kiel ĉe ŝtrumpetoj, tiel ankaŭ ĉe akumulatoroj. Tre multaj aparatetoj nuntempe postulas du malgrandajn akumulatorojn; mi aĉetis testilon kaj trovis, ke la du ne eluziĝas samrapide. Surprize ofte unu febliĝas dum la alia restas potenca. Mi rekomendas ĉiam testi ambaŭ, kaj ne forĵeti ĉiam senpense la paron.