2010-03-04

esperanta lingvokomputiko

lingva komputado en la lingvo internacia floras. jam delonge ekzistas literumiloj, ekzemple en la utila redaktilo unired de jurij finkel, sed aperis ankaŭ pli ampleksaj aŭ pli novaj projektoj:
  • esperantilo estas redaktilo kiu enhavas tre multajn lingvoanalizajn funkciojn. ĝin aŭtoras kaj priblogas arturo trzewik.
  • gramatikilo estas frazanalizilo far klivo lendon, cetere tradukinto de la origino de specioj.
  • lingvohelpilo estas plurhoma projekto de gramatika kontrolilo.
  • memkompreneble estas anonima raportejo pri statistika esplorado de esperantaj datumoj en la reto aŭ el aliaj fontoj.
  • tekstaro.com restas la nuntempa referenca tekstaro de la lingvo internacia. ĝi povus esti pli granda, pli diversa, pli aktuala..., sed tia, kia ĝi estas, jam tre utilas.
  • traduku.net proponas bazan aŭtomatan tradukon inter la lingvo internacia kaj kelkaj aliaj. ankaŭ ĝi estas plurhoma verko. aaron irvine disponigas ĝin kiel kromaĵon por fajrovulpo.
grandan parton de ĉio ĉi ni ŝuldas al la fondaĵo por priesperantaj studoj sed ankaŭ al la entuziasmo de unuopaj homoj.

kiel kutime en tiu duone-esplora-duone-industria branĉo de komputiko iuj projektoj ne havas tre difinitajn celojn kaj montras precipe datumojn kaj kalkulojn sen konkludoj aŭ rekta utilo, sed ĉu ni plendu?

Aucun commentaire: