2010-03-23

hejma rigardo al pentraĵo

henriko matiso faris en 1904 pentraĵon "lukso trankvilo kaj volupto" titolitan laŭ verso de bodelero. simpla serĉo en interreto per tiuj tri vortoj — franclingve "luxe clame et volupté" — trovigas multajn ekzemplerojn de la bildo. ni povas ilin rigardi el la hejmo. komforte, ĉu?

sed komparu ĉi-apude trion el la tiel trafitaj bildoj. atentu la kolorojn. videble ili pli intensas en la unua, pli helas kaj palas en la dua (pli bluas ankaŭ), pli malhelas en la tria.

kiu ĝustas?

cetere ĉu matiso provizis la pentraĵon per kadro, kiu efektus al la percepto, alimaniere ol la hazarda ĉirkaŭo en interreta paĝo? ĉu ankaŭ la grando de la pentraĵo ne gravas, kaj do kiom valoras tiaj bildetoj?

ankaŭ ne kredu, ke vi vidas tion, kion mi vidas. eĉ ne filozofiante pri koloropercepto, sciu ke via ekrano ne lumas kaj koloras kiel mia ekrano. grafikistoj regule agordigas siajn ekranojn, kiel oni agordigas pianojn, kaj tio nur certigas ke la rilato inter la ekrano kaj la printilo konstantas, ne ke ĉiuj agorditaj ekranoj havas samajn tonojn.

ĉu pekas specife interreto kaj ekranoj? okaze mi prenis el biblioteko du librojn pri impresismo, kiuj hazarde enhavis saman bildon — ian "printempa sunlumo en herbejo" far kamilo pisaro kun delikataj makuletoj verdaj, flavaj kaj ruĝaj prezentantaj herbejon. la unua havis freŝajn, preskaŭ acidajn kolorojn de frua printempo, la dua pli profundajn kaj maturajn kolorojn de preskaŭa somero. kiu ĝustis?

fine do estas bonŝanco, ke oni povas vidi en parizo, en la muzeo de orse, la originalan "lukso trankvilo kaj volupto", la veran bildon, en vera grando, en originala kadro — bone, supozu, ke ni vidas... sed se nun eklumas suno aŭ pasas nubo kaj la koloroj ŝanĝiĝas? ... kiu bildo ĝustas, ĉu la dumsuna aŭ la dumnuba?

notoj:
  • henriko matiso, france henri matisse /hãri matis/, pentristo (1869-1954)
  • ĉarlo bodelero, france charles baudelaire /ŝarl bodler/, beletristo (1821-1867)
  • kamilo pisaro, france camille pissaro /kamij pisaro/, pentristo (1830-1903)
  • muzeo de orse, france musée d'orsay /myze d orse/
la bildoj devenas respektive el: 1, 2, 3.

1 commentaire:

ĵeromo a dit…

... kaj pri kolorpercepto mi rekomendas eksperimenteton: staru vizaĝe al blanka muro en sunlumo kaj metu manon sur unu okulon. poste ŝanĝu la okulon. normale vi konstatos, ke viaj du okuloj ne interkonsentas. iu vidas pli blue-verde, la alia pli rozece aŭ flavete.