2010-02-03

muzikaj humoraĵoj de kapitano hjum

la muzikaj humoraĵoj de kapitano tobio hjum (1) estas serio de mallongaj vjolaĵoj, en la meditema muzika lingvo propra al la malfrua renesanco kaj frua baroko.

la ne tiom facilmovaj muzikiloj de tiu epoko lasas elekton nur inter rapidaj popolaj ritmoj, en kiuj ĉio sonas malpeze, brue kaj iom senkarne, kaj malrapidaj ĝenroj, en kiuj la batalo kontraŭ la meĥanikaj bruoj de la instrumentoj devigas al atenta tiro de sonoj. la hjumaj humoraĵoj estas esence el la dua speco.

tiun muzikan stilon repopularigis iom la filmo "ĉiuj matenoj de la mondo" el 1991, prezentante fikciaĵon pri la francaj vjolistoj johano de sankta-kolombo (2) kaj mareno marezo (3) laŭ romano de paskalo kvinjardo.

eble strangas al nuntempaj muzikoŝatantoj, ke hjum efektive estis kapitano, batalisto, kiu oficis en la sveda kaj rusa armeoj, kaj inter militiroj hejme sidis kaj verkis muzikon. supozeble liatempulojn ne tre ŝokis, eble tute ne surprizis tia vivaranĝo. militoj estis kruelaj sed malpli ekstermaj ol nuntempe, oni admiris viron sentime batalantan kontraŭ egale kuraĝaj malamikoj. se li plie majstris en iu belarto, tio estis plio en lia virtaro.

notoj:
  1. musicall humors / tobias humes. - 1605. - en interpreto de jordi savall.
  2. johano de sankta-kolombo, france jean de sainte-colombe /jã de sẽt kolõb/ (~1640-~1700), vjolisto
  3. mareno marezo, france marin marais /marẽ mare/ (1656-1728), vjolisto

Aucun commentaire: