2010-02-05

nian lingvon fuŝas poetoj

al anna löwenstein

nian lingvon fuŝas poetoj
kaj vortaristoj kunkomplotas,
ĉielon la lazur' sabotas
kaj teron lingvaj piruetoj,

nun eĉ al junaj leporetoj
la simpla bleko tro ekzotas,
nian lingvon fuŝas poetoj
kaj vortaristoj kunkomplotas,

jam pasis ora tempo, bestoj
pri fundamento malzelotas,
nur kvikas bojas aŭ ĵarbotas —
adiaŭ, praaj etiketoj:
nian lingvon fuŝas poetoj.

Aucun commentaire: