2010-01-26

kontraŭ toleremo

konrado lorenc, aŭstria kondutologo, rakontas, kiel patrinaj anseroj trankviligas siajn idojn per aparta gakgako, kiun li mem imitadis kiam li bredis anseridon. neantaŭvidite, ju pli oni uzas tiun blekon, des pli ofte pro kutimiĝo la anserido petas per alia aparta bleko respondan gakon de la patrino. lorenc dum kelka tempo tragakis la noktojn pro sia birdido.

homoj similas anseridojn. ju pli ili kutimiĝas al vorto, ofte aŭdas aŭ eldiras ĝin, des malpli da senco ili metas en ĝin.

tiel okazas pri "toleremo" kaj ĝia kontraŭbildo "maltoleremo". la perdo de senco okazas precipe pro forgeso de la verbo kaj de ĝia objekto:
toleri (transitiva) "ne kontraŭstari al io, kion oni ne aprobas aŭ kio malplaĉas, ĝenas... kvankam oni povas malhelpi".
al homoj oni disdonas definitivajn juĝojn, jen laŭdas ilin "toleremaj", jen riproĉas "maltoleremaj", ne pripensante dum sekundo, kion ili toleras aŭ ne. kio pri homo, kiu toleras korupton, kiun li povus ĉesigi? tolerema, certe, kaj pro tio mallaŭdinda. kio pri tiu, kiu maltoleras krimojn? mi gratulas al li.

eĉ homo tolerema al kontraŭaj opinioj aŭ sintenoj ne havas tre altan meriton, miaopinie. li toleras, li elportas ion, kion en sia koro malaprobas; li kontraŭvole lasas esti. li devos ankoraŭ tre progresi, ĝis li atingos pli afablajn sentojn: pacemon, estimon aŭ eĉ respekton.

mi proponas reĝustigon de eluzitaj vortoj komenciĝantaj per "toler..." pere de dekjara malpermeso de ilia uzo sen objekto. se iu diras antaŭ vi "iksoj estas toleremaj", demandu "toleremaj al kio?". se "tianomulo estas maltolerema", tuj intermetu — ĝentile sed sencede — "maltolerema al kio?".

notoj
  • konrado lorenc, germane konrad lorenz /konrat lorenc/ (1903-1989), kondutologo, alivorte etologo, aŭ scienculo pri bestaj kondutoj.

Aucun commentaire: