2010-01-19

kiĉigo de kaligrafio

belskribo zorgas pri strekoj, formoj, kontraŭformoj, grafikaj kontrastoj, do pri aferoj ne tre ekscitaj al la publiko de landoj sen forta tradicio kaligrafia. tie ĝi fatale rolas kiel arto duaranga.

belskribistoj sekve uzu kolorojn, sonorajn sentencojn, litere desegnitajn figurojn, unuvorte kiĉaĵojn por plaĉo al la publiko. grafika programo estas bonvena por tiu celo. per ĝi oni povas surekrane kiĉigi verkojn. tion ilustros prilaboro per programo gimp.

(alklaku la bildojn por pligrandigo.)

ŝtupo 1a — oni simple ciferecigis persastilan skribaĵon. la originalaj koloroj estas el nigra inko irandevena kaj el bruna juglanda lako. oni rekadrigis la desegnon kaj fortigetis la kontraston por adapto al ekrano. la tuto estas sufiĉe ekvilibra, kvankam la formoj de iuj literoj lamas.

ŝtupo 2a — la literoj estas disigitaj de la blanka fono en apartan tavolon. tiu tavolo estas triobligita kaj ĉiu nova tavolo ricevas propran lokon kaj propran grandon. la malgrandigo de la malantaŭaj, pli altaj litergrupoj kaŭzas perspektivan efekton.

ŝtupo 3a — la blanka fono ricevas surŝprucon de helblua kaj helverda koloroj, kiun efekto "gaŭsa malneto" nubigas. la litertavoloj ricevas brilon per diversaj agordoj de kolorglita efekto. fine iom da plia travidebleco kaj rekontrastigo de la diversaj tavoloj akcentas la perspektivecon.

la fina rezulto forgesigas la skribajn ecojn profite al multetoneco kaj supraĵa plaĉo. ĝi estas vendebla eĉ al homoj, kiuj literojn ne vidas kaj demandadas "kaj... kio estas skribita?".

terminoj:
  • juglanda lako: fluaĵo farita el la malhelbruna mola ŝelo de juglandoj, kutime uzata por tinkturi lignon, uzebla ankaŭ kiel inko. mi improvizas la terminon. (france: brou de noix.)
  • kiĉo: arta stilo popola, brila, peza, sennuanca.
  • kolorglito: iompostioma ŝanĝo de iu koloro al alia. mi improvizas la terminon. (france: dégradé.)
  • kontraŭformo: la inversa, blanka parto responda al formo, ekzemple la ena rondo de litero "o" aŭ la kvarangulo inter la du literoj "un" estas kontraŭformoj. (france: contre-forme.)
  • tavolo: grafikprograma simulo de travidebla surfaco, sur kiu oni movas aŭ modifas objektojn sendepende de aliaj tavoloj.

Aucun commentaire: