2010-01-13

ducent jaroj da dentobrosado

"ne lasu akvon flui el la krano dum vi brosas la dentojn" rekomendas propagando por ŝparo de akvo — ĉu vere?

... antaŭ tri jaroj la defluilo de la varmakvujo ĉe mi likis. tio okazis en la ŝprucosistemo, kiu normale elgutigas akvon post ĉiu hejtado kaj per kies leviero oni povas elpurigi kalkerojn. tra ĝia malfermaĵo mi vidis, ke ĝi gutadas senhalte, ja preskaŭ fluetas.

mi telefonis al la domposedantoj:
ha lo, bonan tagon sinjorino domhava, mi vidis, ke la ŝprucosistemo de la varmakvujo likas... bonvolu... jes, bonan tagon, sinjoro domhava, la ŝprucosistemo de la varmakvujo likas, ĉiam venas akvo el ĝi... ne, ne nur de tempo al tempo, konstante ĝi gutas... bone mi ŝprucigos... bone, mi faris, sed ĝi plu gutas, same kiel antaŭe... jes, reprovos, sed se tio daŭros, kio?... momenton, mi skribos... bone, ĝis reaŭdo.
mi telefonis al la indikita tubisto:
ha lo, bonan tagon sinjoro tubhava, mi estas luprenanto de loĝejo de gesinjoroj domhava. jen la afero: la ŝprucosistemo de la varmakvujo likas... jes post ĉiu hejtado, sed ĉi tie ĝi fluetas konstante... jes ŝprucigis... jes... ĉu mi refaru? bone, momenton... ha lo? ne, ĝi daŭre ellasas akvon... ne, en la alia domo... jes tiu adreso... malproksima, mi komprenas, sed ĉu vi ne povus viziti en iu el la venontaj tagoj?... jes ŝprucigos denove... eventuale avertos vin, bone... ĝis.
la posedantoj ne zorgis, la tubisto ne zorgis, la liko restis.

unu jaron poste, mi renkontas la posedanton en la enireja koridoro. "la akvofakturo de la domo tre altas", li klarigas al mi "probable la akvomezurilo misfunkcias". mi memorigas lin pri la liko en mia akvosistemo. mi proponas, ke li rigardu mem. "ha jes, ĝi tre fluas! mi avertu la tubiston.". la tubisto venis kaj ŝanĝis la ŝprucosistemon.

la akvokonsumo tro altis tiujare je 150 m3. supoze ke mi ŝparas 2 litrojn da akvo je ĉiu dentobrosado per fermo de la krano, mi ŝparos 730 litrojn, do 0,73 m3 en jaro, kaj post ducent jaroj proksimume mi estos kompensinta la 150 kubajn metrojn, kiujn forĵetis la malzorgemo de posedantoj.

la rakonto normale haltis ĉi tie. sed lastatempe mi legis, ke en francaj urboj, akvoduktoj perdas kvaronon de la fluaĵo inter la pumpejo kaj la kranoj. tion kaŭzas la ĝenerale malbona stato de duktaroj kaj proe elfluas el la kaso iom pli ol du miliardoj (jes 2000000000) da eŭroj.

mi rezignas kalkuli, dum kiom da dekmiloj aŭ centmiloj da jaroj francoj ŝparu akvon kompense de la maldiligento de lecionantoj pri dentobrosado.

Aucun commentaire: