2009-10-13

mikrofotoj

la germana gazeto "spegulo" (spiegel) prezentas galerion de premiitaj mikrofotoj. nuntempe estas regulo, ke la universo sensencas kaj premegas, sed okaze mi allasas min al la eksmoda admiro de naturaj belaĵoj.
  1. antero de sablorakedo (vegetaĵo arabidopsis thaliana)
  2. laktokardo fragila (vegetaĵo sonchus asper)
  3. fotolako (lako uzata en iuj presaj procedoj, angle photoresist)
  4. ovario de kanfiŝo (fiŝo kun luma logilo, el lophiiformes)
  5. marstelido
  6. skvamoj de diskofiŝo (akvaria fiŝo symphysodon)
  7. triĥomoj de tunbergio (haretoj de vegetaĵo thunbergia alata)
  8. fibroj de kotono
  9. gabro (iu magma ŝtono)
  10. algo
  11. kolorigita zebrofiŝo (akvaria fiŝo danio rerio)
  12. flua sapo
  13. mikso de acetanalido resorcinalo kaj karbokvarbromido (sovaĝa esperantigo de iaj ĥemiaĵoj)
  14. omara ovo
  15. akva pupo de ateriko (muŝo atherix ibis)
  16. helikaj ovoj
  17. kronometro
  18. homa haŭto
  19. neĝofloko
  20. monero

Aucun commentaire: